Albert Goodheir: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
{{vivtempo}} kaj Kategorio:Kvakeroj
Strukturado
Linio 8:
Li doktoriĝis en [[Utrecht]] en [[1938]], poste studis teologion en [[Glasgovo]] kaj filozofion en [[Londono]]. Dum multaj jaroj li servis kiel pastro en la gaela parto de Skotlando; poste li fariĝis [[kvakero]].
 
Esperantisto ekde [[1967]], li verkis siajn unuajn poemojn en [[1970]]. Li estis baldaŭ kronita de laŭroj, i.a. en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj fariĝis "aŭtoro de la jaro 1975" ĉe La Patrolo. Sekvis tamen nur tri poemaroj: '''Merlo sur Menhiro''' (1974,1979), '''Enlumiĝo''' (1987) kaj '''Nordmara duopo''' (elektitaj poemoj, kun Rejna de Jong, 1994), sed kun dense riĉa enhavo.
 
Li verkis monografieton pri la filozofio de [[Spinozo]], '''[[Fondita sur Roko. La Filozofio de Spinoza post Tri Jarcentoj|Fondita sur Roko]]''' (1977), kaj plurajn broŝurojn pri kulturaj, religiaj kaj lingvaj <ref>ekzemple : [[Lingvo kaj Logiko]], 1977</ref> temoj. Li tradukis fekunde kaj bone,
* el la helena: aperis
** '''[[Bakĥantinoj (tragedio)|Bakĥantinoj]]''' de [[Eŭripido]] (1975),
** '''[[Apologio de Sokrato. Kritono|Apologio de Sokrato]]''' kaj '''Kritono''' de [[Platono]] (1981),
** '''[[Prometeo Ligita]]''' de [[Esĥilo]] (1982),
** '''[[Trojaninoj. Ifigenia en Taŭrido|Trojaninoj''Trojaninoj'' kaj '''Ifigenia en Taŭrido''']] de [[Eŭripido]] (1985);
* el la latina: '''Konsolo de la filozofio''' de [[Boethius]] (1984);
* el la angla:
** la romanoj '''Forkaptita''' (1976) kaj '''D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde''' (1980) de Stevenson,
** '''Baladoj el Asante''' (1981) el [[Ganao]], la dramo '''La petolulo de la okcidenta mondo''' de John M. Synge (1989); el la irlanda gaela: la satira poemo '''La noktmeza kortumo''' de Brian Merriman (1980). Li redaktis la duan parton (1800-1960) de [[Angla Antologio]] (1987).
** la dramo ''La petolulo de la okcidenta mondo'' de John M. Synge (1989);
* el la irlanda gaela: la satira poemo ''La noktmeza kortumo'' de Brian Merriman (1980).
 
Li redaktis la duan parton (1800-1960) de [[Angla Antologio]] (1987).
Plejparto de liaj verkoj kaj tradukoj aperis sub lia propra marko [[Kardo]], kiu eldonis pli ol 30 librojn kaj broŝurojn.
 
En la movado li aktivis multflanke: kiel instruanto per senpaga koresponda kurso en Britio, preleganto rondvojaĝa (1978) kaj kongresa (UK, 1980), unu el la animantoj de [[Filozofia Asocio Tutmonda]], sekretario de la E-societo en Glasgovo, delegito en Glasgovo ekde 1974 kaj poste fakdelegito pri literaturo, redaktoro de [[Esperanto en Skotlando]] (1975-95), kaj kiel membro (1979-89) kaj sekretario (1979-82) de la Akademio.
 
En sia poemo '''Rekviemo''', dediĉita al la edzino Filisa, Albert Goodheir mesaĝas ankaŭ al ni: "Iam mi vin lasos kiam haltos la kor', / ĝojo ne forpasos kiam mi estos for."
''(Esperanto, marto 1996)''