Wilhelm Kempff: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Notoj wiki
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Biografio ==
Je la aĝo de kvar jaroj, Wilhelm Kempff instaliĝis kun la tuta familio en [[PotsdamoPocdamo]], ĉar lia patro havigis al si tie postenon de Reĝa Musikdirektoro en la preĝejo de Sankta Nikolao.
 
Post unuaj lernadpaŝoj pri violon- kaj pianludo far la patro, li sukcesis ekde [[1904]] - dank'al [[Georg Schumann]] - plibonigi sian lernadon kun [[Heinrich Barth]] (piano) kaj [[Robert Kahn]] (komponado).
Linio 11:
En [[1918]] komencis li ludi en la Berlina Filharmonio la 4-an koncerton de [[Beethoven]] sub direkto de [[Arthur Nikisch]]. [[1926]] estis celebrata en la Berlina [[katedralo]] lia edziĝo kun lia piano-lernantino Helene Baronidino Hiller von Gaertringen. Dum lia unua vojaĝo tra [[Turkio]], [[1927]], li donis konsilojn al la ŝtatestro [[Atatürk]] por elekto de la muzikludantoj de la nove fondita Alta Lernejo pri Muziko en [[Ankara]].
 
En [[1924]] akceptis li la direkton de la Virtemberga Altlernejo pri Muziko en [[Stuttgart]], poste, li vivis ekde [[1929]] nur kiel libera artisto; dum tiu jaro, li instaliĝis kun sia familio en la [[Oranĝerio]] de [[Sanssouci]] en [[PotsdamoPocdamo]], kie li loĝis ĝis [[1931]].
Lia kunlaboro kun [[Herbert von Karajan]] komenciĝis [[1940]], kiam li ludis en [[Aĥeno]] la koncerton por piano [[KV]] 466 de [[Mozart]].
 
Linio 17:
[[1945]], li estis rekrutigata por servo en la "[[Volkssturm]]" kaj ricevis teorian instruadon pri bazukoj. Je la 4-a de [[februaro]] [[1945]], la familio estis evakuata al kastelo [[Thurnau]].
 
En [[1955]], la familio forlasis Thurnau por instaliĝi en [[Ammerland]], ĉe la [[lago]] "[[Starnberger See]]" kaj ekde [[1968]], Kempff vivis precipe ĝis sia morto en la itala "urbo de la ŝtuparoj", [[Positano]], ĉe la [[Amalfia marbordo]], kie li organizis siajn tre konsideratajn majstrajn kursojn por junaj pianludantoj, eĉ kiam li atingis grandan aĝon.
Inter [[1920]] kaj [[1980]] registriĝis ĉe "[[Deutsche Grammophon]]" multaj [[sondisko]]j. Oni celebris lin mondskale dum koncert<ref>''88 notes pour piano solo'', [[Jean-Pierre Thiollet]], Neva Ed., 2015, p.51. {{ISBN|978 2 3505 5192 0}} </ref>-vojaĝoj. Li ĝuis apartan sukceson en [[Japanio]], kie li sursceniĝis sume dekfoje inter [[1936]] kaj [[1979]]. Por honori lin, insuleto japana estis nomata Kempu-san.