Emecé Editores: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{kursiva titolo}} '''Emecé Editores''' estas hispanlingva eldonejo kiu estis fondita en Argentino en 1939 kaj integriĝis en la Grupo Planeta en...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:00, 31 dec. 2017

Emecé Editores estas hispanlingva eldonejo kiu estis fondita en Argentino en 1939 kaj integriĝis en la Grupo Planeta en 2002. Ĝi havas eldonejan fonduson kun la plej diversaj ĝenroj kaj la plej elstaraj aŭtoroj de la 20-a jarcento, kiel Jorge Luis Borges, Adolfo Bioy Casares, Albert Camus kaj Antoine de Saint-Exupéry, kun El principito, la plej vendita verko de Emecé en sia longa historio. Ekde 2006 formas parton de Emecé Editores en Argentino la subeldonejoj Seix Barral, Destino, Ediciones del Bronce, Pequeño Emecé, Espasa kaj Gestión 2000.

Aŭtoroj kiuj publikigis verkojn en Emecé estas: Eduardo Belgrano Rawson, Mario Benedetti, Adolfo Bioy Casares, Marcelo Birmajer, Jorge Luis Borges, Edgardo Cozarinsky, Juan Forn, Juan Gelman, Alberto Manguel, Guillermo Martínez, Silvina Ocampo, Andrés Rivera, Juan José Saer, Pablo de Santis, Ernesto Sabato, Osvaldo Soriano, Gabriel Rolon kaj Héctor Tizón.

Referencoj

  • Emecé Editores Argentina. Oficiala retejo. [1] Konsultita la 15an de majo 2011.