La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 41:
* [[Boris Kolker]], ''Ĉefaj strukturaj principoj de Esperanto''; spite ĝeneralan kredon ke Esperanto derivas ĉefe el latin-ĝermana lingvaro, la aŭtoro pruvas ke ankaŭ la [[rusa lingvo]] kiel unu el la kvin referenclingvoj (franca, angla, germana, pola, rusa) "grave kontribuis ne nur al la leksiko, sed anakŭ al la fonologio, semantiko, vortfaradaj, morfologiaj kaj sintaksaj modeloj de Esperanto".<ref>[[Boris Kolker]], ''Ĉefaj strukturaj principoj de Esperanto'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 285.</ref> Li meditas pri la ekvilibro inter internacieco kaj reguleco kaj venas al la ideo ke multaj el la internaciaj vortoj prenitaj de Esperanto havis ankaŭ sian korelativon en la rusa, kiu ''ludis la rolon de decida kontrola lingvo''.<ref>Samloke, paĝo 287.</ref> Li komparas la aferon kun la kreado de [[Interlingua]], kie multaj rusdevenaj radikoj estis anstataŭitaj de aliaj ne rusdevenaj. La klino de Zamenhof al la rusa estas logika, se oni konsideras la verŝajnan gradon de lia lingvorego, nome "rusa, germana, pola, franca, angla".<ref>Samloke, paĝo 287.</ref>
* [[Ilona Koutny]], ''Esperantlingva bildo de la mondo''; oni klopodas per analizo de lingvaj trajtoj de Esperanto atingi konkludojn pri la mondokoncepto de Esperanto mem kaj de esperantistoj, kiuj logike estas influataj respektive de la fontolingvoj de Esperanto, de la eŭropa kultursfero, de la gepatra lingvo de esperantistoj kaj de la specifa strukturo de Esperanto mem. Por tio oni faris enketon al 100 esperantistoj. La unua analizita trajto estas la foje kritikita [[seksismo]] de Esperanto, nome pri la afikso -in-, la prefikso ge-, la proponita afikso -iĉ-, kaj la subkomprenata ĝenro de -ant- kaj -ul-. Pri vortfarado oni pritraktas la evoluon de derivitaj vortoj al leksikaj vortoj, kiel en la kazo de ''vortaro'', ''tranĉilo'', ''lernejo'', kaj inverse la konkurenco de tiuj kun alternativaj leksikaj vortoj kiel ''hospitalo'' aŭ ''ganto''. Ilona Koutny klare konstatas la produktivecon de Esperanto en vortofarado kompare al la [[angla]] aŭ la [[hungara]]. En la vortoprovizo rimarkindas la kulturdependaj vortoj, kiaj ''samideano'', ''finvenkisto'', ''denaskulo'' ktp. Oni analizas mataforiĝon, kutimajn kaj fiksajn esprimojn, kiaj ''eterna komencanto'', ''dumviva membro'' ktp., vortludojn, lingvajn stereotipojn, konotaciojn kaj eĉ la plenumon de lingva ĝentileco, kvankam ne ekzistas unueca kondutmaniero inter esperantistoj. Resume oni faris revizion de ''Tendenco al sekse neŭtralaj bazaj vortoj [...] regula vortfarado [...] Esperanto sekvas siajn fontolingvojn [...], esperantismoj [...] Esperantan konotacion [...] vortiĝo de nocioj [...] Metaforoj kaj stereotipoj [...] Kulutaj simboloj [...] la interagoj estas neformalaj.''<ref>[[Ilona Koutny]], ''Esperantlingva bildo de la mondo'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝoj 302-303.</ref>
* [[Geraldo Mattos]], ''Instruoj kaj truoj de la Ekzercaro''; nome revizio de la Ekzercaro de la Fundamneto, serĉante truojn en la komenca dispono, sed ĉefe en la postaj komprenoj. La aŭtoro analizas diversajn gramatikajn konceptojn kaj en ii serĉas truojn kiuj kondukis al miskompreno de esperantistoj. Li analizas ekzemple la artikolon kaj poste la verbo ''esti'' (tie oni devas atenti ke ĝi povas esti kopula, stata transira, cirkonstanca transira aŭ netransira verbo). Pri la participoj akumuliĝas la truoj, ĉefe ĉar ili estas konsiderataj ĉiam kiel fina parto de verboj, anstataŭ kiel tipo de adjektivoj. Pri la distingo inter -ita kaj -ata, la problemo derivas el tio ke multaj parolantoj ne distingas inter agaj kaj stataj verboj. Fine oni analizas la uzadon de diversaj prepozicioj, inklude la vorton ''far''.
* [[Christopher Gledhill]], ''Frazeologio, kunokazemo kaj leksiko-gramatiko. La ekzemplo de predikato-komplemento-esprimoj en Esperanto'';
* [[Aleksandro S. Melnikov]], ''Reflektiĝo de la specifa Esperanto-kulturo en publicistiko'';