Masonaĵo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Masonado''' estas konstruado. Laŭ [[Francisko Azorín]] '''masoni''' estas ''Konstrui per brikoj, ŝtonoj, gipso, k.c..''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 133.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el la gota ''meitan'' (ĉizi) kaj de tie la latina ''machio, machionis''. Kaj li aldonas la terminojn ''masonisto'', por homo kies profesio estas masoni; ''masonestro'', ''masonilo''.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
==Masonaĵoj==
'''Masonaĵo''' estas konstruaĵo aŭ konstruaĵero el (naturaj) [[ŝtono]]j aŭ (artefaritaj) [[briko]]j masonitaj, do fortike kunigitaj per [[mortero]] aŭ [[cemento]]. Kvankam teorie "konstruaĵo" povas esti io ajn konstruita, en praktika lingvouzo temas pri komplekso el [[muro]]j, [[planko]]j respektive [[plafono]]j kaj [[tegmento]], do en vasta senco speco de [[domo]], kiu konsistigas funkcian unuon. Konstruaĵero povas esti iel apartigita parto de tiu funkcia komplekso, ekzemple [[alo]] de [[palaco]], sed ankaŭ povas esti ajna baza elemento de konstruaĵo, ekzemple [[muro]], [[tegmento]], [[kolono]], [[sojlo]], [[ŝtupo]] respektive [[ŝtuparo]], [[gablo]] aŭ [[frontono]], [[pordo]] aŭ pordego, nur menciante iujn el multaj bazaj elementoj.
 
Aparta konstrua termino laŭ [[PIV]] estas '''bosa masonaĵo''', konstrumaniero tia ke la ŝtonoj ŝajne elstaras el la fono de la muro, kiel ofte ĉe [[renesanco|renesancaj]] konstruaĵoj (vidu la du ekzemplajn fotojn).<ref>Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1970, paĝo 674</ref>
 
==Bildaro==
<center><gallery perrow=4>
Klinkerfassade.jpg|masonaĵo el brikoj