Tadeusz Kotarbiński: Malsamoj inter versioj

+Informkesto, multaj redaktetoj per AWB
e (→‎Tadeusz Kotarbiński kaj Esperanto: mankas fonto por la citaĵo)
(+Informkesto, multaj redaktetoj per AWB)
{{Informkesto homo}}
 
'''Tadeusz KOTARBIŃSKI''' (naskiĝis la [[31-an de marto]] [[1886]] en [[Varsovio]], mortis la [[3-an de oktobro]] [[1981]] en Anin, nun kvartalo en [[Varsovio]]) estis unu el plej bonaj polaj [[filozofo]]j. Li estis reprezentanto de [[Lvova-Varsovia skolo]].
 
== Biografio ==
 
Kiam li finis liceon de nomo de [[Jan Zamoyski]] en [[Varsovio]] li komencis studi filozofion ĉe [[Kazimierz Twardowski]] en [[Lvovo]]. Poste li estiĝis profesoro de [[Varsovia Universitato]] kaj la rektoro de [[Lodzo|Lodza]] [[Universitato]]. Li estiĝis ankaŭ la Prezidanto de [[Pola Scienca Akademio]] (PAN), Pola Filozofa Asocio (PTF) kaj Internacia Instituto de Filozofio.
 
Li estis la kreinto de '''[[reismo]]''' - la materiala koncepto filozofia - kaj la kunkreinto de '''[[prakseologio]]''' - la teorio de praktika ĝeneraleco. Kune kun [[Kazimierz Twardowski]], [[Roman Ingarden]] kaj [[Kazimierz Ajdukiewicz]] li estis inter la plej gravaj [[analitika filozofio|analitikaj filozofoj]] en Pollando.
 
== Tadeusz Kotarbiński kaj Esperanto ==
 
Li interesiĝis ankaŭ pri [[Esperanto]] kaj skribis pri ĝi: "la plej genia kunigo de logiko kaj simpleco"{{Mankas fonto}}.
 
== Etiko sendependa ==
Tadeusz Kotarbiński sendependigas sian [[etiko]]n de ĉia [[ideologio]] serĉanta pruvadon ekster la materia mondo. Li pruvas tion ne laŭ maniero [[ontologio|ontologia]] (ne asertas, ke etiko devus dependi de [[Dio]], ĉar tiu ne ekzistas), sed [[metodo (uzo)|metodologia]]. Li do asertas ke malgraŭ senduba praveco de multaj [[moralo|moralaj]] principoj de [[kristanismo|kristanismaj]] etikoj (aparte proksima estas por li la ordono ami proksimulon), ilia pravigo povas tute perdi sencon en la momento de perdo de la [[kredo]] al Dio, kiu estas ilia fundamento. Sencon kaj valoron de morala konduto oni devas lokigi en rilatoj kun aliaj homoj kaj kompreni en [[antropologio|antropologi]]-[[historio|historia]] kunteksto, sed ne en la [[Transcendeco|transcendeca]]. Etiko sendependa estas laŭ tiu ĉi rigardo [[laikeco|laika]] etiko.
 
Li volas paroli pri konduto prefere estiminda kaj malnobla ol [[bono kaj malbono|bona kaj malbona]]. Konduto respektinda indas al estimo, laŭdo dum ties kontraŭo estas konduto malbona, malinda, malhonora. Ĉi tie la aŭtoro apelacias al la modelo de fidinda zorganto.
 
En ĉi tiu kunteksto honorinda konduto estas agado konforma al propra konvinko, direktata de la plej alta bono por homoj komisiitaj al nia zorgemo, agado honesta, nobla, respondeca, ecigita de la plej granda zorgo pri tiuj, kies bono iel estas dependa de niaj decidoj. La fidinda zorganto ne utiligos malfortajn flankojn de sia zorgato por propraj aferoj. Ne perfidos konfidon de pli malforta, kiu fidas nur al lia helpo. Kontraŭe agados homo malhonora, kiu agas male al indikita ĉi tie modelo de konduto. Cetere tio ne koncernas ekskluzive sindevigojn de formala tipo, ekzemple naturan ligon de gepatroj kun infano aŭ rilatoj inter edukisto kaj lernantoj. Sindevigo de la bonvolema zorganto koncernas ĉiun homon en ĉiu situacio. Zorganto devus esti [[modelo]] de [[konduto]]: ... ''kondutu tiel, por ke en la socio de ni formata oni igu, disvolvu kaj fiksu motivadon karakterizan por sinteno de la bona zorganto''.
* ''Dzieła wszystkie'' (eldonataj de Ossolineum ekde 1990)
 
== Literaturo ==
* Jaworski M., ''Tadeusz Kotarbiński'', Interpress, Warszawa 1971
* Woleński J., ''Kotarbiński'', Wiedza Powszechna, Warszawa, 1990.
* Przymusiała A., ''Bibliografia Tadeusza Kotarbińskiego'', Fundacja Praxis, Lublin, 2006, 165 s. ("Studia Prakseologiczne"; t. 1).
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commonscat|Tadeusz Kotarbiński}}
* [http://www.pbw.lodz.pl/kotarbinski_bibliografia.htm Bibliografia podmiotowo-przedmiotowa profesora Tadeusza Kotarbińskiego (w wyborze)]
* [http://plato.stanford.edu/entries/reism/ Reizm (j. ang.)]
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Kotarbinski, Tadeusz}}
[[Kategorio:Filozofoj|Kotarbiński]]
 
[[Kategorio:Filozofoj de la 20-a jarcento|Kotarbiński]]
[[Kategorio:Polaj filozofoj|KotarbińskiFilozofoj]]
[[Kategorio:PolajFilozofoj vegetaranoj|Kotarbińskide la 20-a jarcento]]
[[Kategorio:NaskiĝintojPolaj en 1886|Kotarbińskifilozofoj]]
[[Kategorio:MortintojPolaj en 1981|Kotarbińskivegetaranoj]]