'''Memormonumento Zajsan''' (mongole: Зайсан) estas monumento sude de la [[mongolio|mongolia]] ĉefurbo de [[Ulan-BatoroUlanbatoro]] kiel honoro al sovetiaj soldatoj mortigitaj en la [[Dua Mondmilito]]. Lokita sur monteto sude de la urbo, ĝi montras scenojn de amikeco inter la popoloj de la [[Sovetio]] kaj Mongolio. La murpentraĵo montras scenojn kiaj sovetia subteno por Mongolio, la deklaro pri sendependeco en [[1921]], la malvenko de la Japana Armeo antaŭ la sovetianoj en [[Batalo de Halhin Gol|Halhin Gol]] en la mongolia limo en [[1939]], venko super nazia [[Germanio]] kaj tempo de paco atingita. De sur la monteto oni vidas panoramnon de Ulanbatoro.
[[Kategorio: Konstruaĵoj en Ulan-BatoroUlanbatoro]]