Arikapalli Giridhar Rao: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĝustigis la nomon de la Universitato Azim Premji
Ampleksigis la artikolon
Linio 1:
[[Dosiero:2015_Giridhar_Rao_portreto.jpg|eta|Giridhar RAO en 2015]]
 
'''Arikapalli Giridhar RAO''' (n. 8an de oktobro [[1963]] en [[Vijayawada]], [[Andra-Pradeŝo]]) estas [[Barato|barata]] esperantisto. En 1994 li doktoriĝis en la Universitato de [[Hajderabado]] en la angla fakultato per disertacio titolita ''Beyond the Sense of Wonder: Science Fiction as Adventure Fiction'' (“Trans la sento de miro: la [[sciencfikcio]] kiel aventura fikcio”). Dum tiu epoko, konversacioj kun [[Probal Dasgupta]] pri la sciencfikcio enkondukis lin al Esperanto. Li nun instruas kursojn pri Esperanto, la sciencfikcio, kaj lingvopolitiko kaj plurlingva edukado en la [[Universitato Azim Premji]] en [[Bengaluro]], Barato. <ref>[http://azimpremjiuniversity.edu.in/SitePages/giridhar-rao.aspx anglalingva prezento en la universitata retejo]</ref>
 
En 2016 li estis elektita al la [[Akademio de Esperanto]]. En la [[UK 2013]] en [[Rejkjaviko]] li pro sia multflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de [[UEA]]. <ref>[http://www.liberafolio.org/2013/uea-diplomis-12-elstarajn-agantojn artikolo pri la Diplomoj pri Elstara Agado de UEA atribuitaj en 2013, en la retejo ''Libera Folio'']</ref>
 
En 2015 li fondis la Esperanto-klubon en la Universitato Azim Premji. En 2017 la klubo kunorganizis (kunekun [[FEB]], [[KAEM]] kaj [[UEA]]) SAS-4, la [https://baratejo.wordpress.com/sas-4-raporto/ 4an Sud-Azian Seminarion].
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.geocities.ws/agrao99/aboutme.html iuj biografiaj notoj en Esperanto (stato de 2003)]
 
== Referencoj ==
{{Referencoj}}