Esperanto-movado en Svedio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
786r (diskuto | kontribuoj)
tro detala por ĉi tiu artikolo, al listo de svedaj esperantistoj. dispono.
Linio 3:
'''[[Svedio|Svedujo]]''' estas unu el la landoj, kie la „forta voko“ de doktoro Esperanto plej frue redonis eĥon kaj kie lia „nova sento“ trovis daŭran revibradon.
 
<!--===Historio===
<!--[[Dosiero:Langlet.jpg|eta|Valdemar Langlet, frua sveda esperantisto.]]-->
 
===Komencoj===
En 1889 aperis en [[Varsovio]] la [[unua libro|unua lernolibro]] de [[L. L. Zamenhof|L.&nbsp;L. Zamenhof]], tradukita por svedoj de [[Gustaf Henrik Lundquist]], juna studento el [[Ystad]], kun vortareto Esperanto-Sveda de tiu sama. Jam antaŭe la lernolibro germana, eldonita en [[Nurenbergo]], varbis kelkajn svedojn, inter ili (la 31-an de marto 1889) teologian studenton ĉe la universitato en [[Upsalo]], [[Axel F. Runstedt|Axel Fredrik Runstedt]], kiu eldonis en 1890 lernilon en formo de flugfolio. Alia teologia studento en Upsalo, [[S. Alfred Lundström|Alfred Lundström]], varbita en 1890, fondis en oktobro 1891 la unuan societon: [[Klubo Esperantista en Upsala]], kiu estis dum kelkaj jaroj vera centro tutmonda de la juna [[Esperanto-movado]]. Ĝi estis la due fondita klubo en la mondo, post la [[Nürnberger Weltspracheverein|Nurenberga klubo]].
 
Linio 13:
En 1897, kaŭze de la dekjara ekzisto de Esperanto, la Esperantistoj laŭ iniciato de Gernet fondis per mondonacoj la „Kapitalon de d-ro Zamenhof“ por eldonado de lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj. Per voĉdono oni decidis transdoni al la [[Societo Espero]] en [[Peterburgo]] la administradon kaj tiu societo komisiis al Nylén en Upsalo prizorgi la presadon de angla lernolibro kaj propagandaj broŝuroj ktp. En Upsalo estis presata ankaŭ la ''[[Jarlibro Esperantista 1897]]'', eldono de Societo Espero en Peterburgo.
 
=== Unuaj kluboj kaj societoj ===
[[Dosiero:Langlet.jpg|eta|Valdemar Langlet, fondinto de la gazeto ''Lingvo Internacia'', kaj unua prezidanto de la Sveda Esperanto-Federacio.]]
En aprilo 1898 fondiĝis [[Klubo Esperantista en Stokholmo]], kies sekretario estis [[Per Ahlberg]] ĝis la [[Ido-skismo]] en 1909. En 1906 Sveda Esperantista Societo estis fondata en [[Stokholmo]] de reprezentantoj de la kluboj en [[Stokholmo]], [[Upsalo]], [[Falun]], [[Eskilstuna]], [[Karlshamn]], [[Södertalje]], [[Malmö]] kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando. De la 1-a de januaro 1910 ĝi estas nomata [[Sveda Esperanto-Federacio]] (SEF). Ĝia unua estraro estis: prezidanto redaktoro [[Valdemar Langlet]], sekretario policisto P.&nbsp;Ahlberg, vicprezidanto doktoro [[S. E. Krikortz|Sven E. Krikortz]], kasisto inĝeniero [[Engelbrekt Olson]]. Ĝia gazeta organo estis ''[[Esperantisten]]'' (kiu signifas "La Esperantisto").
Linio 19:
En la vintra sezono 1905-1906 la estro de la [[IOGT|Sendependa Loĝiaro de Bontemplanoj]], parlamentano [[Edvard Wavrinsky]], partoprenis kurson de Nylén kaj decidis fari Esperanton la oficiala lingvo internacia de tiu ordeno. La uzo de sekretaj signalvortoj en Esperanto ĉe la bontemplanoj kaŭzis lernemon pri tiu lingvo. Speciale en [[Gävle]] tio donis impulson al la kursoj de J.&nbsp;Helsing, kiu fondis la klubon Esperantistan de Gävle je la 8-a de marto 1907, prezidanto J.&nbsp;Norrman, aliaj pioniroj [[August Kristian Örn]], W.&nbsp;Watilu Id, [[Frans Olsson]], R.&nbsp;Pehrsson, G.&nbsp;Hedström, A.&nbsp;Liljemark k. a. Tiu grupo vigle agadis kaj konstante kreskis. De 1911 la ekspedejo kaj de 1913 la komitato de SEF funkciis en Gävle ĝis 1922. En februaro 1913, R.&nbsp;Pehrsson kaj W.&nbsp;Wahlund tie fondis la gazeton ''La Espero''.
 
=== Ido-skismo ===
La movado normale kreskis en la tuta lando, speciale post la unuaj du [[Universalaj Kongresoj]] en 1905 kaj 1906, pri kiuj la gazetaro favore kaj serioze raportis. En 1908 funkciis 28 pli-malpli fortaj kluboj. Printempe 1909 la [[Ido]]-skismo diskrevigis la organizon, Ahlberg fariĝis fanatika malamiko de Esperanto, same la gazeto, kiun li redaktis. En julio 1909 SEF tamen estis reorganizita; estraro: prezidanto gimnazia profesoro [[Albin Zachrison]] en [[Karlstad]], vicprezidanto [[Paul Axel Nylén|Paul Nylén]], sekretario komercisto [[Fredrik Skog]], kasisto komercisto G.&nbsp;Rosen (en Stokholmo) ktp. Prezidanto de julio 1913 fervoja oficisto [[John Lundgren]] en [[Hedemora]] ĝis aŭgusto 1918, kiam prezidanto fariĝis redaktoro Paul Nylén en Stokholmo. 1921 G.&nbsp;Hedström en Gävle estas elektita prezidanto kaj Nylén „honora prezidanto“; de majo 1923 oni reelektis lin kiel funkciantan prezidanton. SEF ĉiujare kunvenis kutime dum [[pentekosto]] aŭ en Stokholmo aŭ en aliaj urboj.
 
Linio 26:
La 1934-a [[Enciklopedio de Esperanto]] skribas ke: ''La idista movado tre forte ĝenis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la Esperantismon. La gazetaro tute rifuzis ion publikigi pri Esperanto, ĉar tuj la idistoj polemikis. Jam en 1916 la idismo montris signojn de malprogreso, kiu post 1927 estis katastrofa; restas ankoraŭ kelkaj „generaloj sen armeo“ kaj ili senskrupule uzas ĉiujn eblajn okazojn por malutili al Esperanto. La morto de L.&nbsp;L. Zamenhof en 1917 kaŭzis artikolojn pri Esperanto en ĉiuj gazetoj kaj donis okazon por vigla propagando.''
 
=== Intermilita periodo ===
[[Dosiero:Nylén.jpg|eta|Paul Nylén, sveda redaktoro, prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio 1918–1934.]]
De 1918 la Esperanto-movado rimarkeble plifortiĝis. En aŭgusto 1918 okazis en [[Göteborg|Gotenburgo]] la unua [[Skandinava Kongreso de Esperanto]], kiu estis neatendite favore raportata en la gazetaro. Enskribiĝis por ĝi 189 personoj, svedoj, danoj kaj norvegoj; pro la kriza tempo povis partopreni nur la duona nombro. Tie SEF decidis fondon de „[[Eldona Societo Esperanto]]“.
Linio 32:
Monkolektado en 1921-22 donis sumon da 1&nbsp;138 kronoj kaj en 1925 estis fondita propaganda kaso de SEF, en 1931 posedanta la sumon da 4&nbsp;100 kronoj, de kio nur la rentumo estis elspezata.
 
==== Periodaĵoj ====
Gazeta organo de la sveda movado estis unue ''[[Lingvo Internacia]]'' 1896-1905, ''[[Esperantisten]]'' 1906-1908, ''[[Dana Esperantisto]]'' 1909, ''[[Sveda Esperantisto]]'' 1910, ''[[Esperanto-Folket]]'' 1911-1912; de 1913 ''[[La Espero (Svedio)|La Espero]]'', nomata dum periodo de 1925 ''Svenska Esperanto-Tidningen – La Espero''. De la fino de 1927, kiam [[Bernhard Eriksson]] translokis el [[Ludvika]] sian presejon al Stokholmo, li prizorgis la gazeton en sia Esperanto-presejo kaj estis ankaŭ ĝia redaktoro.
 
==== Instruado kaj ekzamenoj ====
=====Sveda Esperanto-Instituto=====
Por instruado kaj ekzamenoj SEF fondis je [[16-a de aprilo]] [[1922]] ekzamenan komisionon „[[Sveda Esperanto-Instituto]]“, kiun reorganizis en 1929 la decidoj de SEF kaj de [[Sveda Instruista Esperanto-Federacio]] kaj de [[Sveda Laborista Esperanto-Asocio]] (SLEA); ili elektis po du reprezentantojn kiel estraron. Tiu elektis la Institutan direkcion, nome: rektoro [[Sam Jansson]], membroj Gösta Ahlstrand, [[Ernfrid Malmgren]], [[Paul Axel Nylén|Paul Nylén]] kaj [[Carl Emil Ohlsson]]. Anstataŭ Ahlstrand la estraro elektis en januaro 1932 [[John Johansson]], anstataŭ Ohlsson en 1934 [[Karl Söderberg]].
 
Ĝis fino de 1932 aperis en Svedujo 27 lernolibroj en 4 eldonoj da ĉirkaŭ 170&nbsp;000 eroj, krom tio la [[Ŝlosilo]] en 140&nbsp;000 eroj kaj vortaroj en 13 eldonoj da 55&nbsp;000 eroj.
 
=====Korespondaj kursoj=====
En 1925 SEF aranĝis elementan perkorespondan kurson en 6 lecionoj kun demandofolioj, kiujn korektadis helpemaj samideanoj (V. Bonde en [[Falun]], [[Ebba Anderson]] en [[Helsingborg]], A.&nbsp;O.&nbsp;Ehlin en [[Sala]] k. a.). En 1924 oni decidis aldoni al la kurso, ĝis tiam senpaga, ŝlosilon kaj du aliajn libretojn, kaj ekspedi la kurson al ĉiu, kiu ensendis la prezon de 1 krono. Ĝis komence de aprilo 1933 tiun kurson mendis pli ol 27&nbsp;000 personoj. Ĝi estas unu el la plej efikaj varbiloj kaj kreis multajn bonajn Esperantistojn. Perfektiga koresponda kurso de SEF en ses leteroj-lecionoj, prezo: 5 kronoj, estas verkita 1926 de rektoro [[Sam Jansson]], kiu ĝin prizorgas. Pli ol 1000 personoj mendis ĝin antaŭ 1933.
 
=====Kursoj de fremdlandaj instruistoj=====
Kursoj de fremdlandaj instruistoj multe helpis la propagandon. Pastro [[Andreo Cseh]], Vokita de SEF, komencis aŭtune de 1927 paroladan vojaĝon en Svedujo kaj komence de 1928 kursojn en [[Stokholmo]] kaj aliaj urboj ĝis la somero 1929. Peton pri forpermeso de Cseh de lia episkopo subskribis princo Carl, frato de la reĝo kaj urbestro Lindhagen. Multaj personoj partoprenis tiujn kursojn, kiuj kvankam tro mallonge daŭraj por krei verajn Esperantistojn tre favorigis la publikon kaj eĉ aŭtoritatulojn por Esperanto. Aliaj fremdaj instruistoj, Cseh-metodaj aŭ ne, same agadis. [[Tiberio Morariu]], [[Elinjo Pähn]], [[Henrik Seppik]], T.&nbsp;Czitrom, [[Hans Fox]], [[Hans Hurler]], [[Albert Rois]], [[Neeme Ruus]], doktoro [[Ferenc Szilágyi]], [[Lidja Zamenhof]], [[Erland Weber]] k. a., entute pli ol 15 eksterlandanoj. Post 1933 ankaŭ aliaj eksterlandanoj instruis en Svedujo.
 
Linio 50:
En 1929-1930 la hindo [[Sinha Laksmiswar]] faris dum prelegvojaĝo aranĝita de E. Malmgren tra Svedujo pli ol 10&nbsp;000&nbsp;km kaj 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30&nbsp;000 personoj, ĉie interpretata de lokaj Esperantistoj.
 
=====Kursoj ĉe la laborista ABF kaj la bontemplanoj=====
De 1922, Esperanto pli kaj pli eniĝis ĉe la studrondoj de la grava ABF ([[Laborista Kleriga Asocio]]), kie en 1930-1931 partoprenis 3&nbsp;632 personoj en 246 studrondoj de Esperanto, en 1931-1932 en 432 studrondoj 6&nbsp;000 personoj. En la bontemplana asocio IOGT samtempe okazis 61 studrondoj.
 
====Esperanta Turista Komisiono====
Esperanta Turista Komisiono (ETK), fondita de [[Ernfrid Malmgren]] en 1929 aranĝis turist-vojaĝojn per Esperanto al la [[Baltaj landoj]], eldonis gvidlibrojn ktp. Ekde 1932 ETK funkciis kiel estraro de [[Esperanta Turista Asocio]], kiu komence de 1933 havis reprezentantojn en 50 svedaj lokoj. Estrarano estis Malmgren, Hj. Lindstedt,<!-- rete ĝis nun troveblis ajna informo pri li, eĉ ne la plena persona nomo; ĉiu informo bonvenus. respondo: Hj. kredeble estas "Hjalmar".--> Gunnar Gustavsson kaj en Talino [[Karl Brauer]]. ETK aranĝis ĉiujare ekde 1929 turistvojaĝojn inter [[Stokholmo]] kaj [[Talino]] (ĉefurbo de [[Estonio]]). La vojaĝoj okazis ĉiusemajne dum junio kaj julio. Partoprenis meznombre 20 personoj. En 1930 la direkcio de la Stokholma Ekspozicio transdonis al ETK la por-ekspozician propagandon en [[Estonio]] kaj [[Latvio]]. La rezulto estis neatendite bona, speciale rilate al Estonio. Preskaŭ 1&nbsp;000 estonoj – kaj el ili la plej granda parto vojaĝis en la grupvojaĝoj de ETK – vizitis la ekspozicion kaj la ekspozicia direkcio poste letere esprimis specialan dankon pro faritaj servoj.<ref>[[Paul Nylén]] kaj [[Ernfrid Malmgren]] en la [[Enciklopedio de Esperanto]] de 1934</ref>
 
* [https://www.oik.hu/monguz/index.jsp?lang=en&from_page=details&page=details&dbname=database_goliat&bib1id=4&bib1field=0&term=1279654 jarlibro 1935 de la Esperanta Turista Asocio en datumaro de la Nacia Biblioteko pri Fremda Literaturo en Budapeŝto]
 
====Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo====
La Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo (Segis) estis iniciatita en 1931 de [[Oskar Svantesson]], [[Göteborg|Gotenburgo]]. Ĝi celis provizi kiom eble plej multajn svedajn gazetojn per artikoletoj pri Esperanto kaj ĝiaj progresoj, redakti Esperanto-kolonojn en gazetoj kaj fari statistikon pri artikoloj en la sveda gazetaro pri Esperanto. En pluraj lokoj tra la lando ĝi havis lokajn kunlaborantojn. Oficejaj kunlaborantoj estis [[Thorsten Torbjar]], fraŭlino [[Stina Blomqvist]] kaj [[Bertil Magnelson]]. Plej grandaj ekonomiaj subtenantoj estis en la 1930-a jardeko SEF, Sveda Instruista Esperanto-Federacio kaj Thorsten Torbjar. En 1934, ĝia adreso estis Karl Johansgatan 61 en Gotenburgo.
 
====Analizo de sukcesoj kaj malsukcesoj====
La granda plifortiĝo de la sveda Esperanto-movado en la periodo 1925-1933 dependas de multaj faktoroj. Dum tiu tempo la movado sukcesis havigi al si multajn energiajn Esperantistojn, kiuj malavare dediĉis tempon kaj kapablon al la laboro. Danke al tio oni povis pere de neniuj aŭ tre malgrandaj monrimedoj pli malpli favorigi la ĝeneralan opinion de la granda publiko. Tion montras plej bone la gazetaro. En la periodo 1889-1909 oni do povas rimarki konstantan kreskon de la intereso por Esperanto. Sed venis la Ido-skismo, kaj la Esperanto-movado tre suferis. Oni devis komenci la laboron preskaŭ denove. En la tempo 1910-1925 la evoluo de la movado bataladis kontraŭ sufiĉe forta indiferenteco de la granda publiko. Tre malrapide la movado antaŭeniris. Sed post 1925 oni povas konstati konsiderindan ŝanĝon. Nur je tiu tempo la publiko ŝajne forgesis la akrajn konfuzigajn batalojn inter Esperantistoj kaj Idistoj, kaj nur tiam oni komencis kompreni la fakton, ke Esperanto estas la sola helplingvo (planlingvo) uzata en la praktiko. Tamen granda publiko ankoraŭ tre skeptike rigardis la Esperanto-movadon. Dum la unuaj jaroj de la lasta periodo de 1925 ĝis en 1929 la gazetoj pli kaj pli volonte publikigis novaĵojn pri Esperanto, tamen ofte tre ironie kaj ŝerce. Sed de jaro al jaro la tono de la artikoloj ŝanĝiĝis. Komence de 1933, la plej grandaj ĉiutagaj gazetoj de Stokholmo kaj de aliaj urboj pli ofte aperigas artikolojn pri Esperanto en objektiva maniero. Multaj gazetoj aperigas konstantan Esperanto-parton. Plej longe tion faris la fervojista gazeto ''Signalen'' sub lerta gvidado de parlamentano [[Ernst Eriksson]]. Multaj ĉiutagaj ĵurnaloj aperigis kursojn kaj komence de 1933 ankaŭ la [[Tutlanda Pacifista Ligo]] konsentis pri Esperanto-kurso en sia gazeto "Freden"<ref>http://libris.kb.se/hitlist?d=libris&q=Freden</ref>. Komence de aprilo 1933 la Interskandinava Hotel-pordista Gazeto ankaŭ komencis Esperanto-kurson.
 
Sur la vojo al tiu stato ni memorigu pri kelkaj gravaj faktoj: grandegaj Esperanto-kursoj en la tuta lando de fremdfandaj instruistoj, specialaj inatruist-kursoj, grandaj per Esperantaj turistvojaĝoj, la apero de la gravaj libroj ''[[Per balono al la poluso]]'' (la Andrée-libro) kaj ''[[Tra Sovaĝa Kamĉatko]]'', la malmultekosta koresponda kurso de SEF, la preleg-vojaĝoj de la hindo Sinha, ankaŭ de la amerikano [[Joseph R. Scherer]] kaj de la aŭstro [[Hugo Steiner]], oftaj gazetaj intervjuoj kun fremdlandaj Esperantistoj pro iliaj vizitoj al [[Svedio|Svedlando]] ktp.
 
===Lokaj=Publikaj agantoj laŭ urbojlernejoj====
Sed tiuj grandskale planitaj kaj efektivigitaj per- kaj por-Esperantaj agoj ĉiam devis sin bazi sur la intereso por Esperanto, kiun kreis la lokaj Esperanto-kluboj aŭ izolaj Esperantistoj. Svedlando havis kaj havas la favoron posedi grandan stabon da personoj, kiuj helpas la movadon. Ni menciu kelkajn lokojn kaj iliajn gvidantojn:
 
[[Bengtsfors]]: la ĉiam agema, fidela veterano C.&nbsp;Winberg postenis kun la verda standardo; [[Bladinge]]: F.&nbsp;Johansson; [[Borlänge]]: A.&nbsp;Vadfors instruis en sia lemejo, M.&nbsp;Jansson fervora apostolo, i-ino E.&nbsp;Bodén en la EI; [[Borås]]: O.&nbsp;Roesel fidela apoganto, G.&nbsp;Carlander instruanto-apoganto; [[Ekshärad]]: N.&nbsp;Anderwall, kiu krome multe propagandis inter la sveda pacifistaro; [[Enköping]]: gesinjoroj E.&nbsp;Holmström (poste en Västerås); [[Eskilstuna]] fidele propagandis A.&nbsp;Agren kaj E.&nbsp;Johansson; [[Fagersta]]: lerte gvidas S.&nbsp;Ceder; [[Falun]]: V.&nbsp;Bonde kaj G.&nbsp;Johansson lingve lertaj, E.&nbsp;Ström organizanto; [[Gävle]]: veteranoj A.&nbsp;Liljemark kaj A.&nbsp;K.&nbsp;Örn, kaj novaj propagandistoj Hedbom, G.&nbsp;Aström, G.&nbsp;Ahlstrand. Tiu laste nomita gvidis la porinstruistajn kursojn en 1930 kaj 1931 en Stokholmo kaj estis dum la nomitaj jaroj membro de la direkcio por SEI, en 1931 sekretario-sindiko de SEF. W.&nbsp;Wahlund en kriza tempo malavare monhelpis al la propagando.
 
[[Göteborg|Gotenburgo]]: E.&nbsp;Adamson, E.&nbsp;Ekström, T.&nbsp;Torbjar, O.&nbsp;Svantesson. Li estis ekde 1932 sekretario de [[Sveda Instruista Esperanto-Fako]], organizis en 1931 SEGIS, kiu liveras Esperantajn novaĵojn al la sveda gazetaro. T.&nbsp;Torbjar lerte organizis Esperanto-kursojn kaj fariĝis 1932 prezidanto de [[Sveda Instruista Esperanto-Fako]]; li estas peranto de [[Internacia Pedagogia Revuo]]; [[Hällevik]]: H.&nbsp;Ysner; [[Helsingborg]]: sinjorino [[Ebba Persson|Ebb[a] Persson]] naskiĝinta Andersson, fidela lernantino de Backman, G.&nbsp;Henriksson, agema pri radio kaj turismo; [[Härnösand]]: gimnastikdirektoro E.&nbsp;Blomberg; [[Höganäs]]: [[Albin Johansson]]; [[Höör]]: [[Nils Olsson]]; [[Insjön]]: [[Ivar E. Karlsson]] lerta prezidanto; [[Jämjöslätt]]: kursgvidanto E.&nbsp;Österlind; [[Jönköping]]: ĵurnalistoj [[Knut Jensie]] kaj [[Ernst Juneby]], veterano F.&nbsp;Skog; [[Katrineholm]]: B.&nbsp;Ortengren; [[Kil]]: H&nbsp;Nordling.
 
[[Kiruna]]: G.&nbsp;Otterfors kaj G.&nbsp;M.&nbsp;Bengtsson. La laste nomita kun vervo kaj lerto gvidis la Esperanto-movadon en [[Lapplando]], aranĝis la grandajn kursojn de la eksterlandaj instruistoj Seppik kaj Ruus kaj entute estis la firma Esperanto-roko en [[Lapplando]]; [[Kristianstad]]: [[Nils Nordlund]] verkis multajn Esperanto-lernolibrojn; [[Kristinehamn]]: Hjärtstädt eldonis diversajn lernilojn; [[Landsbro]]: [[Helmer Engstrand]]; [[Linköping]]: fraŭlino [[Anna Gyllsdorff]]; [[Lugarn]]: U.&nbsp;Hultin, A.&nbsp;Malmkvist; [[Ludvika]]: F.&nbsp;Johansson instruas; [[Luleå]]: pioniris J.&nbsp;A.&nbsp;Brogren; [[Lund]]: J.&nbsp;Ek kaj [[Olle Olsson]] faris miraklojn.
 
[[Malmö]]: fidele laboras [[Otto A. Nilsson]] kaj la pioniro [[Erik Andersson]]; [[Harry Nilsson]] gvidas pri turismo; [[Munkedal]]: J.&nbsp;A.&nbsp;Hansson; [[Norrköping]]: lerte agadas [[Josef Pihlström]], [[Sven Ragnar]], O.&nbsp;Göransson, P.&nbsp;Skarp kaj fraŭlino [[Eva Tibbling]]; [[Rödeby]]: instruisto [[Fritiof Ahnfeldt]], senlaca Esperanta pioniro de la provinco [[Blekinge]]; Nyberget ekster [[Smedjebacken]]: [[Stellan Engholm]] konata Esperanto-verkisto kaj lia edzino.
 
[[Stokholmo]] sin prezentis en la lastaj tempoj multaj novaj propagandistoj, se ni nomas ekz. [[Bernhard Eriksson]], H.&nbsp;Nordkvist, [[Birger Gerdman]], [[Sven Bohlin]], [[Sam Owen Jansson]], Sigv. Håkansson, [[Thedor Julin]], H.&nbsp;Halldor, A.&nbsp;Larson, [[Hjalmar Lindstedt]], [[Bengt Skantz]], E.&nbsp;Malmkvist, N.&nbsp;Hedgren, [[Rudolf Pehrsson]], [[Carl Ohlsson]], sinjorino [[Eva Julin]] kaj fraŭlino [[Alfhild Svedmark]], restas tamen multaj por nomi. Eksurbestro [[Carl Lindhagen]] faris laŭdindan laboron en la [[Parlamento]]; [[Sundsvall]]: C.&nbsp;W.&nbsp;Sjögren, [[Edvin Bjorkstrand]] kaj A.&nbsp;Hellbom; [[Svennevad]]: la instsuisto [[Linus Andren]]; [[Södertälje]]: [[Erik Grahn]], [[Herman Leijon]], instruistino [[Hanna Eriksson]]; [[Sölvesborg]]: fraŭlino [[Ella Nilson]]; [[Uddevalla]]: [[Einar Dahl]].
 
[[Uppsala]]: [[Frits Lindén]], [[Gösta Norling]], [[Ernst Brink]], [[Karl Söderberg]] kaj profesoro de finno-ugraj lingvoj [[Björn Collinder]], unu el la plej lertaj lingvistoj nuntempaj, krome A.&nbsp;Palm; [[Visby]]: K.&nbsp;G.&nbsp;Andersson; [[Vingåker]]: instruisto [[Hjalmar Kihlberg]]; [[Västervik]]: [[Ernst Nordgren]] kaj proksime, en [[Ankarsrum]], H.&nbsp;Nanning; [[Västerås]]: O.&nbsp;Dahrne; [[Ystad]]: [[Harald Skog]] (kiu verkis propagandaĵon, i. a. la unuan broŝuron kontraŭ [[Ido (lingvo)|Ido]]), [[Algot Jönsson]]; [[Örebro]]: fraŭlino [[Ruth Hallgen]], [[Bernhard Lavén]], [[Olle Persson]], [[Sigurd Ekendahl]] kaj [[Erik Carlén]].
 
Krom la nomitaj ĉie tra la tuta lando multaj, multaj aliaj.
 
===Publikaj lernejoj===
Dum 5 lernojaroj, 1922-1927, Esperanto estis studobjekto en la 5-a klaso de la „Beskowa lernejo“, mezlernejo kaj liceo en Stokholmo, posedata de kompanio kun ŝtata subvencio, Rektoro [[Sam Jansson]] instruis, finante ĉiun lernjaron per speciala ekzameno. Inter la lernantoj sin trovis princo Carl, hereda [[princo]] de [[Svedio|Svedujo]], [[duko]] de [[Östergötland]]. Nova lerneja leĝo malfaciligis daŭron de tiu Esperanto-instruado.
 
Linio 92 ⟶ 75:
Nedeviga Esperanto-instruado okazis en multaj aliaj lernejoj kaŭze de la granda intereso de la sveda instruistaro. Laŭ farita statistiko en la dekjara periodo 1922-1932 lernis Esperanton ĉ. 2&nbsp;000 geinstruistoj svedaj. Tiu evidente granda intereso por Esperanto multe dependas de la svedaj instruistaj gazetoj, speciale de „Folkskolärarnas Tidning“ (La gazeto de la popolinstruistoj) kaj de „Lärarinneförbundet“ (Unuiĝo de instruistinoj), kies redaktoroj sinjoro John Forsefl kaj fraŭlino Gerda Nystedt tre simpatie rilatis al Esperanto. Same la parlamentano [[Ruben Wagnsson]], kiu estas redaktoro de „Svensk Läraretidning“ (Sveda instruista gazeto).
 
====Radio====
Komencinte de la aŭtuno 1930 la „ABF“ disponigas al Sveda Esperanto-Instituto (SEI) en la radio-programo tutsveda duonhoron en unu dimanĉo-mateno de ĉiu monato.
 
Linio 99 ⟶ 82:
Post tiu radio-diskuto (iniciatita malgraŭ rifuzo de la Esperantistoj) la Stokholma grupo per sia energia vicprezidanto T.&nbsp;Julin aranĝis en la centro de la ĉefurbo ekspozicion por montri al la publiko, ke Esperanto estas lingvo preta, uzata kaj utila; i. a. la [[kronprinco]] de Svedujo vizitis kaj interese rigardis la ekspozicion.<ref>[[Paul Axel Nylén|Paul Nylén]] kaj [[Ernfrid Malmgren]] en [[Enciklopedio de Esperanto]] 1934</ref>
 
===Postmilita periodo===
[[Sveda Esperanto-Federacio]] kongresis en 2004 en la [[Esperanto-domo]] en [[Lesjöfors]], draste malaltigis la mezaĝon de sia estraro. Estis novelektitaj kiel estararanoj tri junaj homoj kun ĵusa aŭ daŭra aktiveco en la junulara movado. La novaj estraranoj estas [[Sjoerd Bosga]], antaŭa prezidanto de [[TEJO]], [[Katja Ignatieva]], daŭre en la TEJO-estraro, kaj [[Fredrik Olofsson]], pli frue estrarano de [[SEJU]], organizaĵo de la junaj svedaj esperantistoj. La jarkunveno reelektis kiel prezidanton [[Franko Luin|Frankon Luin]] por ankoraŭ unu jaro.