Treblinka (ekstermejo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
'''Treblinka''', estis la nomo de du [[Germanio|germanaj]] ejoj, [[koncentrejo]] kaj [[ekstermejo]], la dua plej grava post la germana koncentrejo [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]] en [[okupado|okupata]] Eŭropo.
 
Unua ejo konstruita en [[1941]] kiel laborejo por krimakuzitoj situis je cento da kilometroj nordoriente de [[Varsovio]] <ref>[http://encarta.msn.com/dictionary_1861721650/treblinka.html Laŭ Encarta], la ejo situis je kelkaj 60 [[mejlo]]j, tio estas 97 kilometroj, de la pola ĉefurbo.</ref>, proksime de la urbo Małkinia <ref>Eugen Kogon, Hermann Langbein, Adalbert Ruckerl, ''Les chambres à gaz secret d'état'' (La gazejoj ŝtatsekretoj), Paris, Editions de Minuit, 1984, p. 147</ref> , en [[okupado|okupata]] [[Pollando]].
 
Iom malpli ol jaro post la malfermo de tiu ejo, kiu estis poste konata sub la nomo de Treblinka 1, dua ejo estis konstruita, kiu rapide iĝis grava ilo en la plano pri [[holokaŭsto|ekstermado de judoj]] elpensita de la [[nazia Germanio|tria imperio]]. Treblinka 2, konstruita de germanaj entrepenoj dungintaj judajn kaj polajn malliberulojn, iĝis ekstermejo por la [[judoj]] el centra [[Eŭropo]]. Je ĉirkaŭ du kilometroj de la unua ejo, Treblinka 2 iĝis rapide la plej granda germana ekstermejo en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]], kie estis [[murdo|murditaj]] judoj de polaj [[geto]]j kaj ankaŭ de [[Protektorato Bohemio kaj Moravio]], [[Slovaka ŝtato]], [[Aŭstrio]], [[Jugoslavio]], [[Grekio]] kaj [[Germanio]]. Ĉi tie pereis ĉ. 2 mil [[ciganoj]]. Nombro de la [[viktimo]]j de Treblinka atingis verŝajne 800 mil personojn. Inter ili estis [[Lidja Zamenhof]] kaj [[Janusz Korczak]] kun siaj infanoj el la [[Domo de Orfoj]].