Sam Jansson: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
786r (diskuto | kontribuoj)
mi supozas ke ps estas pseudonimo. ŝajnas kiel dumperiode ĉiumonata radioprogramo, sed mi ne tute certas ĉar la fonto iom malklaras.
786r (diskuto | kontribuoj)
pli klara pri la programo, ĉar de la Svedujo-movado-artikolo. devas esti la sama, ĉu ne? kaj same devas esti ĉi tiu ISOSEK, ĉu ne?
Linio 1:
'''Sam JANSSON''' (naskiĝis la [[9-an de decembro]] [[1876]] en [[Linde]], [[Svedio]], mortis [[1939]]), pseŭdonimo '''SJn''', estis [[Svedio|sveda]] liceestro kaj vicprezidanto de [[Sveda Esperanto-Federacio]] (SEF). Li estis liceestro de la Beskowa lernejo en [[Stokholmo]].
 
Jansson fariĝis Esperantisto en 1921. Li estis prezidanto de [[Sveda Esperanto-Instituto]] (SEI) de la fondiĝo en 1922 ĝis 1930, vicprezidanto de SEF kaj komitatano de [[Universala Esperanto-Asocio]]. Krome nacia direktoro de [[IsosekISOSEK]] kaj gvidanto de duonhora radioprogramo pri Esperanto. La radioprogramo, kiu komencis en 1930, estis ĉiumonata dimanĉo-mateno,<ref>{{EdE|Svedujo|linia=jes|kio=sekcio}}</ref> disponigita al SEI de [[Arbetarnas bildningsförbund|ABF]] – la sveda laborista eduka asocio. Jansson ankaŭ verkis korespondan kurson de SEF kaj aliajn Esperanto-pedagogiajn verkojn.
 
Jansson kaj [[Paul Nylén]] ambaŭ havis bonajn kontaktojn kun altnivelaj politikistoj, kaj tiel povis fari multe por la disvastigo de Esperanto. Sam Jansson mortiĝis en 1939.<ref>http://www.esperantoinstitut.se/historik.html (januaro 2018)</ref>