Stratangulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'right|225px|thumb|Stratangulo. '''Stratangulo''' (kaj foje simple nur angulo) en urboj estas la loko kie du linioj aŭ surfacoj renkont...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Hegop Kevorkian Center.jpg|right|225px|thumb|Stratangulo.]]
'''Stratangulo''' (kaj foje simple nur angulo) en [[urbo]]j estas la loko kie du linioj aŭ surfacoj renkontiĝas en [[angulo]]. En la urba medio temas pri la fino de [[dombloko]], nome stratokruciĝo.

Por la [[trafiko]] ili estas zorgigaj lokoj, kie renkontiĝas ankaŭ diversvojaj irantoj ĉu per piede ĉu per [[veturilo]]j; ĉar la angulo malhelpas la vidon de la venantoj laŭ la alia strato, povas okazi kolizio. La konstruo de la trotuaroj en tiuj lokoj devas esti zorgita: konvenas meti plilarĝigon, mildigon de la misnivelo rilate al la veturila vojo, kaj [[trafiksignalo]]jn, ekzemple avertiloj kaj indikiloj. Laŭ la trafikaj reguloj, plej ofte oni ne rajtas lasi [[aŭto]]n en tiuj lokoj, por ne malhelpi la trairadon. Foje tie estas stri-pasejoj kaj [[trafiklumoj]].
 
Ankaŭ la konstruado de la domoj de la anguloj estas ofte diferenca el tiu de la cetero de la dombloko, ĉar ĝi finas kiel pinto, kun [[fasado]]j duflankaj, anstataŭ unuflankaj. La [[dekoracio]] de stratangulo povas esti iom pli prilaborita ol tiu de la cetero de la dombloko.