Anteridio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '200px|thumb|right|anteridio (ruĝa) kaj [[oogonio (apude dekstre) la algo „Chara contraria“]] La '''anteridio''' de la greka ling...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:25, 15 jan. 2018

La anteridio de la greka „antheros“ = floranta) estas botanika termino: Ĝi estas la maskla gametangio (seksa organo) ĉe kriptogamaj plantoj kiel muskoj, filikoj, likopodioj kaj kelkaj algoj respektive fungoj. En la anteridio kreskas la moveblaj spermatozoidoj, kiuj fekundigas en la inaj seksorganoj, la arĥegomioj respektive oogonioj, la ovolojn. La terestraj muskoj bezonas akvon por la transporto al la aĥegonio. La akvogutoj povas naĝi mallongdistance en akvoguto al la arĥegonio. La arĥegonioj estas logitaj ĉemotaksise. Eblas ankaǔ majstri pli grandajn distancojn ĉe dioikaj plantoj sprucigante akvogutojn kun spermatozooj al la ina planto. Ĉe semplantoj (spermatophytina) la anteridio estas reduktita al la genera ĉelo de la polenkerno. Ankaǔ la filikoj havas anteridiojn.

anteridio (ruĝa) kaj oogonio (apude dekstre) la algo „Chara contraria

Literaturo

  • Ulrich Lüttge, Manfred Kluge, Gabriela Bauer: Botanik. Wiley. Weinheim.1994. ISBN=3-527-30031-7.
  • Hans Otto Schwantes: Biologie der Pilze. Eine Einführung in die angewandte Mykologie. serio = Uni-Taschenbücher. volumeno 1871. Ulmer. Stuttgart. 1996. ISBN 3-8252-18 71-6