Domenico Fontana: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{informkesto homo}}
[[File:Domenico_Fontana.png|thumb|240px|right|Domenico Fontana.]]
'''Domenico Fontana''' ([[Melide]], [[Svislando]], [[1543]] - [[Napolo]], [[1607]]) estis svis-itala arkitekto de la malfrua [[renesanco]].
Li naskiĝis en [[Melide]], en la [[kantono Tiĉino]], proksime al la [[Lago de Lugano]], teritorio nuntempe apartenanta al [[Svislando]]. Li vojaĝis al [[Romo]], antaŭ la morto de [[Mikelanĝelo]] (1564), kie li realigis profundajn studojn de la antikva arkitekturo kaj de tiu epoko, kaj iĝis konfidenculo de la kardinalo Montalto, kiu en 1585 estis elektita Papo sub la nomo [[Siksto la 5-a]]. Li mendis al li en [[1584]] la konstruadon de la Siskta Kapelo en la [[Baziliko Sankta Maria la Granda]], kiu ne devus esti konfuzata kun la samnoma kapelo situanta en la [[Vatikana Palaco]] de la [[Vatikanurbo]].