Pentrarto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 16:
 
== Teĥnikoj ==
[[Oleo-pentrado]] estas metodo de pentrado per pigmentoj kunligitaj de sekiganta oleo (precipe de linoleo en renesanca Eŭropo). Ofte oleo kiel linoleo estis bolita kun rezino, ekzemple pino-rezino aŭ eĉ olibano. Tiuj variaj oleoj donas al la uzita farbo diversajn proprecojn (malpli flava aspekto, malpli longa sekiĝtempo, ktp...).
 
[[Akvarelo]] estas pentraĵo farita per akvosolveblaj, travideblaj farboj. La farboj el gumo kaj koloraj pigmentoj solviĝas en akvo kaj per fajna peniko pentriĝas sur papero, pergameno aŭ alia hela materialo.
 
[[Guaŝo]] laŭ PIV estas preparaĵo farita el farboj akvigitaj kun gumo kaj mielo, kaj pentraĵo, en kiu oni uzis tian preparaĵon.
 
[[Fresko]] estas pentraĵo per akvaj koloriloj sur freŝa stukaĵo de muro. La pentraĵo estas farita dum la stukaĵo estas ankoraŭ malseka, kaj stukaĵo kaj koloroj kune sekiĝos.
 
La arto de [[paŝtelo]] apartenas al la nomataj sekaj teknikoj de pentrarto, ĉar diference de la pentratro je oleo aŭ je akvarelo, ĝi ne uzas ajnan solvaĵon kaj oni aplikas rekte sur la laborsurfaco. Kiel pentrobazo oni uzas bonkvalitan paperon, de specifa dikeco, de koloro neŭtra ne blanka kaj de ioma rugeco.
 
[[Murpentraĵo]] estas pentraĵo, kiu ne estas verkita sur ligna tabulo aŭ tolaĵo, sed rekte sur la muro. La farboj estas ĉe murprentraĵoj aŭ rekte metitaj sur stukaĵon ankoraŭ malseketan (vidu: fresko) aŭ jam sekan (vidu: [[sekpentraĵo]]). La artisto provas aŭ konservi la ecan ebenon de la muro aŭ doni impreson de tridimensio (iluzidona murpentraĵo).
 
=== Iloj ===
:[[Peniko]] - [[Farbo]] - [[Fono]]