Alessandro Algardi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{informkesto homo}}
'''Alessandro AlgardiALGARDI''' ([[Bolonjo]], 31a de julio [[1595]] - [[Romo]], 10a de junio [[1654]]) estis [[italio|itala]] skulptisto de la malfrua [[baroko]], aktiva preskaŭ nur en Romo, kie dum la lastaj jardekoj de sia vivo, estis la ĉefa rivalo de [[Gian Lorenzo Bernini]].
 
Kiam li estis 20-jaraĝa, en 1608, li eniris al la servo de Fernando la 1-a Gonzaga, duko de Mantovo, kiu komencis mendi al li artaĵojn; li laboris ankaŭ por la lokaj juvelistoj por figuraj desegnoj. Post mallonga tempoperiodo en [[Venecio]], li translokiĝis al Romo en 1625, kun rekomendo de la duko de Mantovo al la nevo de la papo [[Gregorio la 15-a]], nome Ludoviko, kardinalo Ludovisi, kiu dungis lin dum ia tempo en la restaŭrado de antikvaj statuoj. Tiuj restaŭritaj statuoj ankoraŭ formas la kernon de la Kolekto Bonacorsi-Ludovisi en la Palaco Altemps. La restaŭrado de skulptaĵoj estis kutima laboro eĉ por la ple elstaraj skulptistoj de la epoko, inkludi Bernini kaj Ercole Ferrata.