Dinastio Jin (1115–1234): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''dinastio Jin''' (en [[ĉina]]: 金, [[Wade-Giles]]: Chin, en [[Pinjino (hànyǔ pīnyīn)|pinjino]]: Jīn, en ĥurĉen: Anĉu), konata ankaŭ kiel dinastio Ĥurĉen, estis fondita de la ŭajnan (完顏 Wányán), klano de la ĥurĉenoj, la prsuloj de la [[Manĉuroj]] kiuj establis la [[Dinastio Qing|dinastion Qing]] post kvincent jaroj. La nomo estas foje skribita Jinn por diferenci ĝin disde la antaŭa dinastio Jin kies nomo estas sama al Jin en la [[latina alfabeto]].
 
Ĝi estis fondita en 1115 (aŭ 1125 depende de la kriterio), sub la estreco de Wányán Āgǔdǎ (完顏阿骨打), estro de la klano Waynan aŭ ŭajnan, en la nordo de [[Manĉurio]], kiu proklamigis [[Ĉina imperiestro|imperiestro de Ĉinio]] laŭ la nomo de Tàizǔ (太祖). Post la morto de Wányán Āgǔdǎ (1123), lia filo kaj sukcedanto Wányán Wúqǐmǎi (完顏吳乞買) -kiu estis preninta la imperian nomon Tàizōng (太宗)- nenigis sukcese la dinastion Liao en la jaro 1125, kiu estis ekzistinta inter Manĉurio kaj la norda limo de Ĉinio dum kelkaj jarcenotj. En la 9a de januaro 1127, la fortoj Jin de Wányán Wúqǐmǎi rabadis [[Kajfengo]]n, ĉefurbo de la [[Dinastio Song]] de la nordo, kaj kaptis la novan imperiestron Qinzong, kiu estis ascendinta al la trono post la abdiko de sia patro la imperiestro [[Huizong]] kiam li vidis la neceson kontraŭi la armeon Jin. Post la falo de Kajfengo, la Song, sub la estreco de la heredanta [[Dinastio Song]] de la sudo, pluigis la lukton dum pli ol unu jardeko kontraŭ la povo Jin, sed subskribis finfie pactraktaton en 1141, kaj lasis la nordon de Ĉinio al Jin en 1142 por atingi pacon.
{{redaktata}}