Ludoviko la 14-a (Francio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jarould (diskuto | kontribuoj)
Linio 13:
== Vivo ==
=== Naskiĝo ===
[[Dosiero:AnnaofAustria03Louis XIV et Anne d'Autriche.jpg|eta|dekstra|230px|[[Anna de Aŭstrio]], reĝino de Francio, kune kun sia filo Ludoviko.<br /><small>(nekonata pentristo)</small>]]
La naskiĝo de la estonta Ludoviko la 14-a je la [[5-a de septembro]] [[1638]], en [[Saint-Germain-en-Laye]], ŝajnis al la reĝa familio kiel tre favora evento, ĉar unue, dum 23 longaj jaroj, ne sukcesis [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] kaj [[Anna de Aŭstrio]] generi idon por la franca trono. Danke al la alveno de tiu neatendita infaneto, subite ĉesiĝis la heredaj esperoj de la tumultema [[Gaston de Francio (1608-1660)|Gaston de Orléans]], kiu estis la tria filo de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] kaj do la juna frato de Ludoviko la 13-a. Pro dankemo al tia miraklo, oni donis al la knabo la kromnomon ''Dieudonné'' (« donita de Dio »). Cetere, pluraj korteganoj diskrete scivolis pri tiu tre malfrua naskiĝo, kaj murmuris ke Ludoviko la 13-a eble ne estis la vera patro. Tion ĉiam forte kontraŭdiris la reĝino, sed dum la [[Frondo]] la patreco de la estonta reĝo estis eĉ atribuita al la [[kardinalo]] [[Jules Mazarin|Mazarin]]. Tiuj akuzoj estas nekonfirmeblaj, kaj ne ŝajnas kredeblaj laŭ la historiistoj.