Belo: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
La antikva greka vorto por beleco, ''kalos'' (καλός), aludas ĉion harmonian ''(sumetron)'', t.e. objektoj kies partoj interrilatas en maniero nek timiga nek ridinda. Tio, kio estas bela, donas plezuron al la homo kiu ĝin vidas aŭ tuŝas, kaj la plezuro estas estetika aŭ erotika.
 
En ''La [[Simpozio]]'', Pausanias[[Paŭzanio]] asertas: "Konsiderata sola, unu ago estas nek bela nek hontinda. Ekzemple, nun ni faras, trinkas, kantas, babilas, kaj neniu el tiuj estas, en si, bela ago; sed troviĝas, en la maniero per kiu ago fariĝas, la eco kiun ni diskutas. Kiam farita kun beleco ''(kalos)'' aŭ justeco ''(orthos)'', ago iĝas bela ''(kalon)''; kaj kiam la sama ago estas farita sen justeco, ĝi iĝas hontinda ''(aiskhron)''."
 
Bela aĵo ankaŭ povas esti aĵo bona, agrabla kaj utila; beleco estas formo de boneco, kaj profitas la perceptanton aŭ faranton. (''Alcibiado'', 113c-114e). En ''Hippiaso major'' (285a-b) kaj ''Gorgiaso'' (474d-475a), la belecoj de korpo, koloro, formo, voĉo, okupado, scio kaj leĝo estas diskutitaj, kaj la mezuro al kiu ĉiu provizas plezuron aŭ profiton.
180 657

redaktoj