Belo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 84:
 
Tre ofte oni mezuras la eksteran belon kun bazo sur ĝenerala opinio aŭ interkonsento de grupo de personoj. Ekzemplo de tio estas la [[Beleco-konkurso|beleckonkursoj]], kiel tiu de [[Miss Universo]]. La interna belo, tamen, estas pli malfacile kvantigebla. Grava indikilo de fizika belo estas la «mezeco» aŭ «mezaveraĝeco». Kiam oni averaĝigas la bildojn de homaj vizaĝoj por formi komponitan bildon, tiu alproksimiĝas iompostiome al la «ideala» bildo kaĵ ĝi videblas kiel pli alloga. Tiu fenomeno notiĝis la unuan fojon en 1883, kiam [[Francis Galton]], kuzo de [[Charles Darwin]], konstruis komponitajn bildojn per supermetado de fotoj de vegetaranoj kaj deliktuloj en serĉado de aspekto karaktera por ĉiu el ili. Farinte tion, li konstatis ke la komponitaj bildoj rezultintaj estis pli allogaj kompare kun ajna el la unuopaj fotoj. Ankaŭ la moderna esplorado sugestas ke la personoj kies vizaĝaj trajtoj estas simetriaj kaj posedas perfektan proporcion estas pli allogaj.
 
== Malbelo ==
{{Ĉefartikolo|Malbelo}}
Malbelo estas propreco de persono aŭ aĵo kiu ne estas agrable rigardebla. En multaj socioj la juĝo esti konsiderata "malbela" egalas esti malmulte estetika, abomeninda aŭ ofenda. Same kiel sia malo, nome la belo, la malbelo implicas subjetivan juĝon kaj tiu almenaŭ parte, en la "okulo de la observanto"; oni ne forgesu ankaŭ la influon faritan de la kulturo de la "observanto". Tiele, la percepto de la malbelo povas esti erara aŭ misa, kiel en la fabelo de ''[[La malbela anasido]]'' de [[Hans Christian Andersen]].
 
Spite la fakton ke la malbelo estas normale konsiderata kiel videbla karaktero, ĝi povas esti ankaŭ interna atributo. Por ekzemplo, persono povas estis konsiderata alloga ekstere sej interne mispensa kaj kruela. Oni povas ankaŭ esti "malbonhumore", kiu estas interna stato de portempa malaprezo.
 
La malbelo havas sian originon en la konsideron de la "okulo observanta" kaj de la memestimo kiu disvolviĝas en la personoj kiam oni vidas la stereotipojn de viroj kaj virinoj agrablaj al oniaj sentoj de percepto.
 
== Proverboj ==