Belo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 82:
==== Hegel ====
[[Georg Wilhelm Friedrich Hegel|Hegel]] asertas konceptan diferencon inter la belo natura kaj la belo arta. Por li, la arta belo estas «tre super la naturo», ĉa ĝi estas verko de la [[spirito]]. Ĝi havas kiel celo «la prezentadon de la vero» sub ĝia sensa formo kaj permesas la homon aliri al la konscio de si mem.
 
=== Karl Jaspers ===
La filozofo [[Karl Jaspers]], kiu post la Dua Mondmilito klopodos, kiel psikiatro, trovi sencon al tiu teruraĵo kiu estis la milito, estis kondukita al meditado pri la koncepto de belo. Laŭ Jaspers, la belo estas aplikata fakte al du diferencaj duopecoj: nome esti unuaranga (morta materio) kontraŭ esti kompleksa (individuo), krom la natura duopeco de la fundo kontraŭ la formo.
 
Pri la unua duopeco, oni povas resumi dirante, simple, ke la belo de la simplaj estaĵoj (dekoracioj, pejzaĝoj) nomiĝas la medio,, la etoso, la atmosfero kiujn ili eligas. Pri la belo de kompleksa estaĵo, por ekzemplo homa estaĵo, ĝi nomiĝas ĝia [[personeco]]. Individuo male al senviva dekoracio estas aŭtonoma generanto de senco, ĝi generas sian propran etoson, kaj oni nomigas ĝin efektive la personeco. Tiu personeco estas la ĉarmo, la savanto de la persono. Temas preskaŭ pri ĝia estomaniero, pri la logiko de ĝia ekzisto.
 
Pri la dua duopeco pri kiu oni povas apliki la koncepton de belo, Jaspers diras ke temas pri la duopeco de fundo kaj formo. La belo de la fundo, tio estas, de la esenco de la estaĵo tuŝas la savanton kaj temas pri tiu tuj priskribita kaj en kiu oni povus esti enmetita la unuan duopecon de la simpla estaĵo kontraŭ la kompleksa estaĵo. La savanto estas tiele, por Jaspers, la ŝolisla vorto por priskribi la fundon de estaĵo, kaj tiu savanto estas nepre submetita al la belo. Pri la belo de la formo, simple, temas pri la estetikismo. Io povas esti estetika laŭ aspekto, tio estas laŭ sia formo.
 
== Homa belo ==