Transilien: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e eta ŝanĝo
Linio 27:
'''Transilien''' estas fervoja reto de suburbaj trajnoj de [[Société nationale des chemins de fer français|SNCF]]. Ĝi ĉefe priservas stacidomojn de [[Francilio]], kaj ankaŭ kelkajn situantajn en [[Supra Normandio]], [[Pikardio]] kaj [[Centro-Valo de Luaro]]. Ĝi estas heredanto de suburbaj trajnoj kiuj ekzistis depost la fino de la 19-a jarcento.
 
Dum la kvin linioj [[RER de Francilio A|A]], [[RER de Francilio B|B]], [[RER de Francilio C|C]], [[RER de Francilio D|D]] kaj [[RER de Francilio E|E]] konsistigantaj la [[RER de Francilio|RER]] transiras la parizan subgrundon (nur en 2020 koncerne linion [[RER de Francilio E|E]]), la ceteraj 8 linioj de « Transilien » eliras el kaj alvenas al la grandaj [[Stacidomoj de Parizo|parizaj stacidomoj]], krom linio [[Transilien U|U]], liganta la urban komunumaron de [[Saint-Quentin-en-Yvelines]] en stacidomo [[{{stacidomo|La Verrière]]}} al la afer-kvartalo de [[La Défense]] sen transiri [[Parizo]]n.
 
« Transilien », same kiel « [[TER (trajno)|TER]] » aŭ « [[TGV]] », estas varmarko apartenanta al [[Société nationale des chemins de fer français|SNCF]]. Kreita la {{daton|20|septembro|1999}}, ĝi aplikiĝas ekskluzive al pasaĝeraj [[trajno]]j kaj al [[stacidomo]]j ekspluatataj de « Direkcio Francilio » de SNCF. Konsekvence, fervojaj linioj kies ekspluatado estas farata de [[RATP]] (parto de linioj [[RER de Francilio A|A]] kaj [[RER de Francilio B|B]] de RER) ne formas parton de Transilien. La fervoja reto, kiu estas posedaĵo de SNCF Réseau, estas ankaŭ traveturata de grandliniaj pasaĝeraj trajnoj, inkluzive de [[TGV]], kaj de vartrajnoj.