Afrikanso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
[[Dosiero:Panneau Blyde River.jpg|eta|dekstra|180px|Dulingva informŝildo (afrikansa/angla) en la kanjono de [[Blyde (rivero)|rivero Blyde]]]]
 
Kvankam la afrikansa nun estas memstara lingvo, ĝi devenas de la [[nederlanda lingvo]]. Plej specife ĝi aspektas kiel la dialektoj de [[Zelando]] kaj [[Flandrio]]. Dum la 17-a kaj la 18-a jarcentoj alvenis religiaj protestantoj al la nederlanda haveno apud la [[Kabo de Bona Espero]] el [[Eŭropo]] (precipe de [[Nederlando]], [[Flandrio]], [[Germanio]] kaj [[Francio]]) kaj iliaj, precipe [[Islamo|islamaj]], [[sklaveco|sklavoj]] el [[Barato]], [[Malajzio]] kaj [[Madagaskaro]]. Ili estas la pragepatroj de la hodiaŭaj afrikanslingvanoj, kiuj ankaŭ miksiĝis kun la lokaj [[Kojoj]]. Jam dum la 18-a jarcento formiĝis inter tiuj grupoj lingvo apartaspekta de la lingvo parolata en Eŭropo, kun sia propra prononco kaj gramatiko. Rezulte de la kutima kaj ankaŭ devigita apartloĝado de la Eŭropdevena kaj la aliaj grupoj tamen formiĝis iom malsama prononcado ĉe la diversaj grupoj, precipe en Kaburbo kaj laŭ la rivero [[GariepOranĝo (rivero)|Oranĝo]] (afrikanse ''Gariep'' aŭ ''Oranje''). Dum la 19-a jarcento, post la koloniiĝado fare de Britio, multaj afrikanslingvanoj transloĝadis de la okcidento de la lando al la orientaj kaj centraj regionoj, kie oni renkontis, ofte perforte, nigrajn naciojn [[Bantuaj lingvoj|bantuparolantajn]] kiel la [[kosoj]], [[zuluoj]], [[Sota lingvo|sotoj]], kaj [[cvanoj]].
 
Normigo de la lingvo okazis fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento. La normigo estis realigata de la sinnomumita tiel nomata ''[[Genootskap van Regte Afrikaners]]'' ('Asocio de Veraj Afrikansoj'). Dum 1925 la afrikansa oficialiĝis, apud la [[angla]] kiu jam estis lingvo oficiala. Unua [[biblio]]tradukado kompletiĝis en 1933. Interesa tamen estas, ke la unuaj skribaĵoj afrikansaj stariĝis jam en la 19-a jarcento en Kaburbo kiel islamaj manlibroj [[Araba alfabeto|arablitere]] skribitaj! La reputacio de la lingvo tre suferis sub la politika sistemo de la [[apartismo]] (''[[apartheid]]'') inter la jaroj 1948 kaj 1994, ĉar la apartisma reĝimo, precipe blankule subtenada, uzis ĝin kiel propran posedaĵon, esprimilon kaj subpremilon. Hodiaŭ la lingvo nur malrapide regajnas pli neŭtralan reputacion. Fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento dekmiloj da afrikansoj transloĝiĝis transmaren, precipe en angloparolantajn landojn. Tiutempe la lingvo krome malgajnis sian pozicion politike privilegian, kaj iĝis nur unu el dek unu oficialaj lingvoj. Ankaŭ la lingvo sorbis pli kaj pli da influo de la angla. La estonteco (kia, kiel kaj kial) de la lingvo estas ĉi-momente tre diskutata en Sud-Afriko. Tamen la [[afrikanslingva literaturo]] kaj [[muziko]] estas ankoraŭ tre vivanta kaj floranta, ne nur en Sud-Afriko, sed ankaŭ ĉe la [[Diasporo|diasporuloj]], eble precize pro sia nova statuso plej neŭtrala.