Erasmo da Narni: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Denaska1 (diskuto | kontribuoj)
e simpla polurigo de la stilo en kelkaj vortoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:1931-itala-kongreso-de-esperanto-gattamelata-red.jpeg|eta|maldekstra|Statuo de ''Gattamelata'' en la emblemo de la 16-a [[Itala Kongreso de Esperanto|Itala Esperanto-Kongreso]] en [[Padovo]], [[1931]].]]
'''Erasmo el Narni''', plej konata laŭ la populara kromnomo '' '''Gattamelata''''' ('katino dolĉa kiel mielo'), estis itala [[Dungita soldato|soldulo]], kiu naskiĝis en [[Narni]], [[Italio]], en [[1370]] kaj mortis en [[Padovo]], en [[1443]]. Ido de malriĉa familio, la vivsituacio kondukis lin al [[Militismo|militista]] vivo, unue dungita de la nobelo [[Cecchino Broglia]] en [[Asizo]]. Poste, kun la amiko [[Brandolino Brandolini]], li servis al la [[Kondotiero|''kondotiero'']] [[Braccio da Montone]], sinjoro de [[Peruĝo]] ekde [[1416]].
 
Kun Braccio, li partoprenis en kampanjoj por konkeri la urbojn [[Todi]], [[Rieti]], Narni, [[Terni]] kaj [[Spoleto]] kaj en [[1419]] en la batalo de [[Viterbo]] kontraŭ [[Muzio Attendolo]]. En la batalo de [[Aquila]] (junie de [[1424]]), la armeo de Braccio estis venkita kaj la ''kondotiero'' mortigita. Gattamelata gvidis la restintajn soldatojn serve al la Respubliko de [[Florenco]].
 
En [[1427]], la [[Papo]] [[Marteno la 5-a|Marteno la Kvina]] dungis lin por repreni la provincojnkonkeritajnteritoriojn konkeritajn de Braccio. Ĉefe pro malfruo en la pagoj, Gattamelata rezignis la servadon al la Papo en [[1434]] kaj dungiĝis de la [[Respubliko de Venecio]]. En serio da bataloj kaj kontraŭatakoj kaj malgraŭ vundiĝo, Gattamelata sukcesis defendi la urbojn [[Brescia]] kaj [[Verona]] en [[1438]]. Tio donis al li la titolon Ĝenerala Komandanto de la Armeoj de la Venecia Respubliko de . Tamen Venecio en la posta jaro devis cedi plurajn urbojn, inter kiuj [[Legnago]], [[Soave]] kaj fine Verona mem. La Respubliko tiam alvokis [[Francesco Sforza]] popor rkeke li kuniĝu kun Gattamelata kaj ili kune rekonkeris Verona-n la 9-an de Julio [[1439]].
 
En [[1440]] li suferis [[Apopleksio|cerbovaskulan akcidenton]] kaj neniam plu resaniĝis nek havis signifajn militajn kampanjojn ĝis sia morto en 1443. En la centro de Padovo, apud la fama [[Baziliko]] de [[Antonio de Lisbono|Sankta Antono]], troviĝas [[surĉevala statuo]] honore al Gattamelata. Ĝi estis konstruita inter [[1446]] kaj [[1453]] de [[Donatello]] kaj mezuras 340 x 390 [[Centimetro|cm]]. Ĝi estas Unuunu el la simboloj de Padovo, la statuo estis por ekzemplo la [[emblemo]] de la 16-a [[Itala Kongreso de Esperanto]] okazinta en tiu urbo en [[1931]]..
 
La kromnomo ''Gattamelata'' laŭ iuj historiistoj fontas el lia granda ruzo kaj de liaparolmanierolia parolmaniero respektoplena kaj ne akra. Laŭ aliaj, tio devenas de la formo de la kasko uzita dum bataloj.<ref>''Erasmo da Narni Gattamelata'', blogo Esperanto-Vivo http://www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/16/erasmo-da-narni-gattamelata/ (vizitita en la 16-jan-2018)</ref>
 
== Referencoj ==