Amaskomuniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:'La Journée d’un journaliste américain en 2889' by George Roux 1.jpg|eta|350px|Ilustraĵo por 1910-jara novelo de [[Jules Verne]] montrante [[sciencfikcio|sciencfikcian]] vidon pri amaskomunikado.]]
'''Amaskomunikilo''' aŭ '''mediato''' estas iu ajn ilo, per kiu eblas peri [[mesaĝo]]n al vasta [[publiko]]. Ekzemploj de amaskomunikiloj estas la [[televido]], la [[radio]], kaj la [[gazeto]]. Ili ebligas modernajn fenomenojn kiel la [[propagando]] kaj la [[popola kulturo]].
 
La '''amaskomunikiloj''' estas tre diversa kolekto da komunikaj [[teknologio|teknologioj]], kiuj povas atingi grandajn aŭskultantarojn aŭ vidantarojn pere de amaskomunikado. La teknologioj tra kiuj tiu komunikado okazas inkludas tre ampleksan varion de produktoj.
 
'''Elsendaj komunikiloj''' transmisias [[informo]]jn elektronike, pere de rimedoj, kiaj [[kino]], [[radio]], registrita muziko, aŭ [[televido]]. '''Ciferecaj komunikiloj''' enhavas kaj [[Interreto]]n kaj [[Portebla interreto|porteblajn]] amaskomunikilojn. La rimedoj de [[Interreto]] enhavas servojn kiaj [[retpoŝto]]n, sociajn retejojn, [[TTT-ejo|unuopajn retejojn]], kaj Interret-bazitaj radio kaj televido. Multaj aliaj amaskomunikiloj havas aldonan eston en la reto, per [[rimedo]]j, kiaj ligado aŭ funkciado de televida reklamado rete, aŭ distribuado de QR Kodoj eksterhejme aŭ per presitaj komunikiloj por direkti la uzantojn de [[poŝtelefono]]j al [[retejo]]. Per tiu vojo, ili povas uzi la facilan alireblon kaj superi kapablojn de Interreto, kiel facila elsenda informaro tra multaj diferencaj regionoj de la mondo samtempe kaj malmultekoste. '''Eksterhejmaj komunikiloj''' transmisias informaron pere de rimedoj, kiaj [[Pliigita realo|AR reklamado]], enormaj [[afiŝo]]j, flugantaj [[Premostabila aerŝipo|aerŝipoj]] (signoj pendantaj el aviadiloj), signaloj aŭ budoj lokigitaj ene de kaj ekster busoj, komercaj konstruaĵoj, vendejoj, sportaj stadionoj, metroo aŭ trajnoj, signaloj, aŭ eĉ ĉielskribado.<ref name="Mass Media"> "Mass Media". [https://www.enotes.com/homework-help/does-matter-where-we-get-our-news-why-392224] Alirita la 28an de Novembro, 2011.</ref> '''Presitaj komunikiloj''' transmisias informaron pere de fizikaj objektoj, kiaj [[libro]]j, [[bildliteraturo]], [[gazeto]]j, [[ĵurnalo]]j, aŭ [[broŝuro]]j.<ref>Riesman ''et al.'' (1950) ĉ. 2 p.50</ref> '''Eventorganizado''' kaj '''publika parolado''' povas ankaŭ esti konsiderataj formoj de amaskomunikiloj kun forta gravo ekzemple en [[politiko]] aŭ [[religio]].<ref name="buzzle" > Manohar, Uttara. "Different Types of Mass Media" (Diversaj tipoj de maskomunikiloj). Buzzle.com. [http://www.buzzle.com/articles/different-types-of-mass-media.html] Alirita la 26an de Novembro, 2011.</ref>
 
La organizoj kiuj kontrolas tiujn teknologiojn, kiaj kinaj studioj, eldonentreprenoj, kaj radi- kaj televid-elsendejoj, estas ankaŭ konataj kiel amaskomunikiloj.<ref name="dictionary"> "Mass media", Oxford English Dictionary, reta versio Novembro 2010</ref><ref name="Arguing for a general framework for mass media scholarship"> Potter, W. James (2008). Arguing for a general framework for mass media scholarship. SAGE. p. 32. ISBN 978-1-4129-6471-5. [https://books.google.es/books?id=H9u9E2wsVjAC&pg=PA32&redir_esc=y] Alirita la 1an de Januaro 2017.</ref>
Linio 18:
* [[1605]]: [[Johann Carolus]] eldonas en [[Germanio]] la unuan [[gazeto]]n ''Relation aller Fürnemmen und gedenckwürdigen Historien''.
* [[1650]]: La unua taggazeto ([[ĵurnalo]])) estis ''[[Einkommende Zeitung]]'', kiu estiĝis en [[1650]] en [[Lepsiko]]; ĝi ĉefe celis la tiaman riĉularon, kaj enhavis [[novaĵo]]jn pri krimoj, ekonomiko, landa kaj eksterlanda politiko.
* [[1833]]: [[Rodolphe Töpffer]] eldonas [[albumo]]n de [[Bildliteraturo|bildrakontoj]] ''Histoire de M. Jabot'', kiun sekvus aliaj ses.
* [[1877]]: [[Telefono]]; la telefono estis kreita kune por [[Alexander Graham Bell]] kaj [[Antonio Meucci]].
* [[1895]]: [[Kino]]; la fratoj [[Fratoj Lumière|Lumière]] projekciis publike la eliron de laboristoj de franca fabriko en [[Parizo]].
Linio 66:
=== Bildliteraturo ===
{{Ĉefartikolo|Bildliteraturo}}
[[Dosiero:Comic-sketch.jpg|eta|dekstra|La strekado de komikso.]]
'''Bildliteraturo''' estas arto en kiu io esprimiĝas per - kaj disvolviĝas laŭ - sinsekvo de bildoj (fotoj, desegnoj, ktp). <br />
Oni foje konsideras, ke bildliteraturo estas [[hibrido]] inter ''[[literaturo]]'' kaj ''[[belarto]]'', t. e. [[teksto]] kaj [[bildo]]j kiuj '''''kune''''' esprimas ion, disvolviĝantan ofte laŭ [[tempo]]. Tamen ekzistas kelkaj specimenoj, kiuj tute ne entenas tekstojn, kio montras ke la ĉefa eco kuŝas en la bildoj kaj ties sinsekvo (en tio ĝi pli parencas al kinarto). <br />
Ĝi estas la plej nova artospeco, sed se oni akceptas senskriban [[neolitika arto|neolitikan arton]] kaj bild-ornamitajn Egiptajn [[hieroglifo]]jn kiel ties praformojn, ĝi apartenas al la plej malnovaj.
 
Linio 91:
[[Dosiero:Tvwithantenna.jpg|eta|Televidilo kun [[anteno]] ([[1926]])]]
{{Ĉefartikolo|Televido}}
'''Televido''' (mallongigo: '''TV''') estas [[telekomunikado|telekomunika]] sistemo, per kiu eblas sendi moviĝantajn bildojn kaj sonojn trans distanco. Etimologie, ĝi estas [[hibrida vorto]], devenante el la [[greka lingvo|greka]] bazvorto ''tele'' (signifanta "malproksime") kaj la [[latina lingvo|latina]] ''video'' (signifanta "mi vidas").
[[Dosiero:Braun HF 1.jpg|dekstra|eta|220px|Germana televidilo de la 1958-a jaro]]
La aparato, kiu ricevas kaj montras la sendatajn signalojn, nomiĝas '''televidilo'''. Al televido rilatas verboj ''[[spekti]]'' kaj ''[[zapi]]''.
Linio 115:
====Podkasto====
{{Ĉefartikolo|Podkasto}}
[[Dosiero:Serial Podcast.jpg|thumbeta|La podkasto ''Serial'' funkcianta pere de podkastilo.]]
'''Podkasto''' (transliterumo de la anglalingva vorto ''podcast'') aŭ '''postelŝuto''', estas programo eldonita per la [[Interreto]], en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Ĝi estas esence [[blogo]], kies (ĉefaj) publikaĵoj estas elŝuteblaj sondosieroj, aboneble listigataj per [[RSS]] aŭ simila protokolo. Tiu ĉi tekniko donas la eblecon al multaj produktantoj krei mem-eldonitajn [[radio]]- kaj [[televido]]-programojn. Ekzistas la distingo inter originalaj ("veraj") podkastoj kaj neoriginalaj podkastoj: originalaj estas tiuj elsendaĵoj, kiuj aperas nur en podkasta aranĝo, dum la neoriginalaj estas ekzemple elsendoj (jam elsenditaj) duume elsenditaj en podkasta formato.
 
Uzantoj abonas podkastojn per 'podkasta' [[programaro]], kiu periode serĉas kaj ricevas novajn materialojn. Poste ĝi povas aktualigi la enhavon de portebla muzikaparato, kopiante la novajn dosierojn al ĝi; el tio venas la angla nomo 'podcast', kombino el [[iPod]] (muzikaparato de la firmao [[Apple]]) kaj 'broadcast' (disaŭdigo, brodkasto). Podkastado tamen ne neprigas iPod-on; ĉiu muzikaparato aŭ [[komputilo]] kapabla ludi la koncernan datenaranĝon (plejofte tio estas [[MP3]], sed ankaŭ la pli novaj [[Ogg/Vorbis]] kaj [[AAC]]) povas aŭdigi sonajn podkastojn. Ĉirkaŭ 70% de la aŭskultantoj konsumas podkastojn per sia komputilo, la resto per portebla ludileto.
Linio 122:
====Poŝtelefono====
{{Ĉefartikolo|Poŝtelefono}}
[[Dosiero:Mobile phone evolution.jpg|thumbeta|upright|Evoluo de poŝtelefonoj, al komencaj [[saĝtelefono]]j.]]
'''Poŝtelefono''' (aŭ '''ĉeltelefono''' laŭ [[ReVo]]) estas malgranda, portebla [[telefono]] kun ŝargebla [[akumulatoro]]. La poŝtelefona sistemo baziĝas sur bazaj stacioj, kiu ordinare havas [[anteno|antenan]] maston aŭ estas lokitaj sur alta konstruaĵo. Ĉiu stacio provizas t.&nbsp;n. ĉelon kun diametro de kelkaj kilometroj (pro tiuj ĉeloj kelkaj nomas poŝtelefonon "ĉela telefono"). Poŝtelefono, kiu troviĝas en tiu ĉelo, povas kontakti la stacion kaj registriĝi tra ĝi. Kiam iu vokas la numeron de tiu poŝtelefono, la stacio respondas kaj peras la vokon al la poŝtelefono.
 
Poŝtelefonoj komunikas kun stacioj per [[mikroondoj]] kaj uzas sendopovon inter 100 mW kaj kelkaj [[vato (unuo)|vatoj]]. Tiu mikroradiado povas per varmigo, eble ankaŭ alimaniere, influi la histon de homa korpo. Tial kelkaj homoj timas, ke la uzo de poŝtelefonoj malutilas la sanon. Estas rekomendinde, ne senbezone altigi la sendopovon, ekzemple per telefonado en fermita aŭto sen ekstera anteno.
Linio 133:
== Profesioj rilataj al amaskomunikiloj ==
=== Ĵurnalismo ===
[[Dosiero:Vladimir Putin 26 May 2002-10.jpg|thumbeta|250px|[[Ĵurnalisto]]j dum [[intervjuo]] al [[Vladimir Putin]] en majo [[2002]].]]
[[Ĵurnalismo]] estas la fako kolekti, analizi, certigi kaj prezenti [[informo]]n rilate al [[novaĵo]]j, [[tendenco]]j, [[modo]]j, aferoj kaj [[persono]]j. Tiuj kiuj praktikas ĵurnalismon estas konata kiel [[ĵurnalisto]]j.
 
Linio 162:
 
=== Reklamado ===
[[Dosiero:Ad Encyclopaedia-Britannica 05-1913.jpg|thumbeta|250px|Reklamaĵo (angle) de la [[Encyclopaedia Britannica]] (1913).]]
{{Ĉefartikolo|Reklamo}}
'''Reklamo''' estas disvastigata [[informo]], kiu instigu homojn fari ion, plej ofte aĉeti iujn [[varo]]jn aŭ [[servo]]jn. Sed ankaŭ ekzistas socia reklamo, kiu celas specifan konduton. Preskaŭ samsignifa estas varbado.
 
[[Internacia komerca-ekonomika vortaro|IKEV]] difinas reklamon jene: "reklamo estas influado sur la publiko aŭ difinitaj grupoj per diversspeca publikigado kaj/aŭ aliaj rimedoj kun la celo stimuli la vendon de definitaj [[varo]]j aŭ [[servo]]j".<ref>Muniksma, F. (1990) International Businessn Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomia vortaro wn dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino sub aŭspico de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)</ref>
Linio 171:
Nuntempe la ĉefa problemo rilate ilin estas ilia koncentrigo en malmultaj ampleksaj "[[imperio]]j" kaj ties posedo fare de financaj potencoj, ankaŭ pli-malpli politike orientitaj laŭ siaj interesoj. Tio estas ofte denuncata kiel malkongruanta kun demokratio, kaj libero kaj reprezenteco de la opinioj.
 
{{Citaĵo|Ni provu konsciiĝi, kio amaskomunikiloj estas kaj kiel funkcias. Al anomima homamaso de akceptantoj ili portas mesaĝon pere de granda nombro da identaj kopioj en la formo de presitaj ekzempleroj, magnetaj kopioj, filmkopioj, flugfolioj, afiŝoj, ankaŭ pere de signaloj radioelsenda, televida, interreta. La rimedoj de amasa komunikado estas verdire monologaj, nur en unu direkto ili rapide disvastigas informojn, kaj disvatigas ankaŭ amaskulturon. Ili helpas eliminadi diferencojn inter urboj kaj vilaĝoj, inter klera elito kaj amaso. Aliflanke, ili (la plimulto de ili) estas konsiderataj ankaŭ rimedo de ĝenerala manipulado, kaŭzo de malseriozigo kaj vulgarigo de homaj pensoj kaj sentoj, la ĉefa vastiganto dekonsuma pensmaniero. Ili signife partoprenas la evoluon de t.n. amasa [[konsumismo|konsuma socio]], karakteriza por la [[tutmondiĝo|unuecigita mondo]].([[Jan Werner]])<ref>Jan Werner, Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado [2011] en [[Interlingvo inter lingvoj, Prilingvaj eseoj]], Diversaj aŭtoroj, [[UEA]], [[Roterdamo]], 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝo 127.</ref>}}
== Esperanto-amaskomunikiloj ==
La historio de amaskomunikiloj estas paralela al la [[historio de Esperanto]] mem. La unua apero de Esperanto okazis per publikigo de libro, la t.n. [[Unua Libro]]. Baldaŭ aperis la unua gazeto, kaj dum la unuaj jardekoj la disvastigo de la lingvo ŝuldiĝis al la amaskomunikiloj.
Linio 202:
* Blanchard, Margaret A. (1998). History of the mass media in the United States: an encyclopedia. Fitzroy Dearborn. ISBN 978-1-57958-012-4.
* Bösch, Frank. Mass Media and Historical Change: Germany in International Perspective, 1400 to the Present (Berghahn, 2015). 212 pp. online review
* Cull, Nicholas John, David Culbert kaj David Welch, eds. Mass Persuasion: A Historical Encyclopedia, 1500 to the Present (2003) 479 pp;
* Folkerts, Jean and Dwight Teeter, eld. Voices of a Nation: A History of Mass Media in the United States (5a Eldono, 2008)
* Fourie, Pieter J. (2008). Media Studies: Media History, Media and Society. Juta and Company. ISBN 978-0-7021-7692-0.