Mandinga lingvaro: Malsamoj inter versioj
lingvogrupo en okcidenta Afriko
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun '{{Informkesto lingvo|Fam1=Niĝerkonga|ISO3=man|Fam2=Mandea|Fam3=okcidenta mandea|Fam4='''Mandinga'''}} La '''mandinga ling...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 16:24, 27 jan. 2018
La mandinga lingvaro estas grupo de lingvoj respektive reciproke kompreneblaj dialektoj en Okcidentafriko, apartenanta al la mandea lingvaro. Ĝiaj plej konataj membroj estas la bambara, la plej parolata lingvo en Malio; la mandinka, la ĉefa lingvo de Gambio kaj la ĝula, komerca lingvo de la norda Eburbordo kaj okcidenta Burkina Faso. Plie menciiĝu la marka, parolata en Burkina Faso de proksimume 200 000 homoj.
Mandinga lingvaro | |
lingva familio • makrolingvo • lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Mandea lingvaro | |
Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | man |
Glottolog | mand1435 |
Angla nomo | Manding |
Franca nomo | langues mandingues |
La lingvoj de la mandinga lingvaro havas fortan parolan tradicion, sed ankaŭ skribistajn formojn - adaptojn de araba kaj latina alfabetoj, kaj almenaŭ du indiĝenajn skribsistemojn.