Apeninoj: Malsamoj inter versioj

479 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 jaroj
 
=== Klimato ===
[[Dosiero:Italy_Köppen_climate_classification_according_to_Pinna.png|maldekstre|eta|220px|Klimatoj en Italio laŭ Köppen / Pinna.<br/><small>Helverda = Cfa, verda = Cfb, malhelverda = Cfc, flava = Csa, grizflava = Csb, blua = Dfb.</small>]]
La klimato de Apeninoj apartenas al la aro de mezvarmaj klimatoj (grupo C laŭ la [[Klimata_klasifiko_de_Köppen]]) kaj similas la klimaton de aliaj montaroj en la [[mediteraneo|mediteranea regiono]]. Ĝi estas pli pluvriĉa ol la proksimaj malaltaj areoj kaj forte dependas de la alto.
 
La mapo montras ke la ebenaĵoj kaj marbordaj montetoj de Italio apartenas al veraj mediteraneaj klimatoj (grupo Cs), kun sekaj someroj sed sufiĉe pluvriĉaj vintroj (kutime julio kaj aŭgusto estas preskaŭ sen pluvoj). La plimulto de la Apenino apartenas tamen al grupo Cf, kun pluvoj en ĉiuj monatoj, kvankam ne samabundaj (pli abundaj vintre kaj malpli somere). Nur la plej altaj montoj en la centra Apenino havas klimaton de la grupo D (malvarma klimato). Suda Apenino havas sekan someron kiel la ebenaĵoj.
 
== Geologio ==
1 921

redaktoj