Eginald Schlattner: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
Liaj tri ĝis nun aperintaj romanoj estis duonaŭtobiografiaj kaj rakontis pri la vivo de diversaj etnioj en Rumanio, sed ĉefe de la germanlingvaj kaj en [[Transilvanio]] kaj en [[Banato]] respektive ĉe la marbordo de la [[Nigra Maro]] inter 1943 kaj la fino de la 1950-aj jaroj. Multas en la verkoj skurilaĵoj kaj ŝanĝiĝoj/sinevoluigoj de la figuroj. Ĉefrolojn havas knabo aŭ juna [[Transilvaniaj saksoj|transilvania sakso]] de burĝa deveno, kiu malfacile identigeblas kiel Schlattner mem. Estante pastoro la verkisto tamen ne hontas paroli pri amorspertoj kiel adoleskanto kaj eĉ intertempa ŝateto por [[komunismo|komunismaj]] ideoj.
 
Post la apero de la romano ''Rote Handschuhe'' (2000), en kiu Schlattner rakontigis la ĉefrolulon la situacion en malliberejoj de la rumana fikaŝpolico "Securitate", la kontroversege pridiskutitaj agadoj de Schlattner dum la t.n. [[Brașov|Braŝova kontraŭverkista proceso]] de la fino de la 1950-aj jaroj al pli larĝa publiko konatigatas. Tiam estis raportintaj pri lia supozita rolo i.a. la gazetoj [[Der Spiegel]], [[Siebenbürgische Zeitung]], [[Neue Zürcher Zeitung]], [[Frankfurter Allgemeine Zeitung]] kaj la [[ORF|aŭstria radio]]. En priesplora aresto restis Schlattner dum du jaroj. Post la torturpridemandoj faritis protokoloj akuzintaj iamajn kolegojn de Schlattner kiel [[Wolf von Aichelburg]] aŭ [[Hans Bergel]].
 
En siaj romanoj, de kiu ekzistas tradukoj en jam ok lingvojn, Schlattner tute ne pretendas esti historia dokumentisto. Kiom bone kritikantoj de la moderna schlattner-a rakonttekniko de fikcia romanaŭtentikeco sukcese elkribris la aŭtobiografiajn trajtojn, ne klaras.