Pola Partizana Ŝtato: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
 
Nokte de la 26-a ĝis la 27-a de septembro 1939 fondiĝis en [[sieĝo|sieĝata]] Varsovio Służba Zwycięstwu Polski ([[Servo al Venko de Pollando]] – konspira militista organizo kun la celo batali kontraŭ [[invado en Pollandon|okupantoj]]. La 13-an de novembro 1939 ĝi estis transformita al Związek Walki Zbrojnej (ZWZ - [[Asocio de Armita Batalado]]), subigita al Pola Registaro en [[Ekzilo]]. Tiamaniere oni konservis politikan-militistan daŭrigon de la regopovoj kaj peran influon de ŝtataj regopovoj al situacio de la lando.
[[Dosiero:Pomnik Polskiego Państwa Podziemnego i Armii Krajowej w Warszawie.JPG|thumb|La monumento de [[Pola Enlanda Armeo]] kaj de la '''Pola sekreta ŝtato''' / '''Pola Subtera Ŝtato''' en [[Varsovio]] najbare de Pola Parlamento]]
 
La 14-an de februaro 1942 generalo [[Władysław Sikorski]] transformis ZWZ en [[Pola Enlanda Armeo|Landan Armeon]] (AK). Ĝia ĉefa komandanto iĝis generalo [[Stefan Rowecki]], dum la septembra kampanjo komandanto de Warszawska Brygada Pancerno-Motorowa (Varsovia Brigado Kiras-Motora), aŭtoro de soldata lernolibro de stratbataloj. Kreo de AK devus servi por reunuigi ĉiujn militistajn grupojn, subigitaj ĝis nun al diversaj subteraj politikaj grupiĝoj en unu organizon subigitan al la Pola Registaro en Ekzilo.
 
20 840

redaktoj