Adolf Hitler: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 61:
== Hitler junaĝe ==
 
La homo, kiu gvidis vicon da malhelaj tagoj al [[Germanio]] kaj ankaŭ al granda parto de [[Eŭropo]] kaj pri kiu en teruro tremis la tuta mondo, estiĝis el malgajaj rilatoj. Li naskiĝis la [[20-a de aprilo|20-an de aprilo]] de [[1889]] en [[Aŭstrio Supra|supraaŭstria]] [[Braunau am Inn]], malgraŭ ke li konsideris sian ĝustan hejmo-urbon ĉiam [[Linz|Lincon]], kie li pli malfrue elkreskis. Lia patro estis malpli supera oficisto [[Alois Hitler]], eksteredzeca filo de malriĉa servistino. (Ĝis la jaro [[1876]], kiam li transprenis la familian nomon post la duonpatro, li uzis junulinan familian nomon de la patrino – Schicklgruber.) [[Alois Hitler]] estis tiraneca patro kaj li ne havis grandan komprenon por „revema“ karaktero de la filo. Lia filo estis pleje malbona studento. En la jaro [[1905]] li forlasis [[gimnazio]]n sen [[abiturientdiplomo]]. Li volis fariĝi [[pentristo]], sed [[pentraĵo]]j kaj [[akvarelo]]j, kiujn li prezentis dum akcept-ekzamenoj en [[Viena Akademio de Belartoj]], atestis pri manko de talento kaj kondukis dufoje al lia rifuzo. Post la morto de la amata patrino (patro Alois mortis jam pli frue) Adolf Hitler transloĝiĝis en [[Vieno]]n por daŭre, esperante ke li vivtenos sin tie kiel artisto. En la jaroj [[1907]] – [[1913]] li mizere vagabondis kiel pentristo de [[afiŝo]]j, [[bildkarto]]j kaj similaj „artaĵoj“. Li trafalis sin en absolutan apation kaj certan direkton al liaj ideoj donis nur fortiĝanta rasa malamo kaj malamikeco celita precipe kontraŭ [[judoj]], en kiuj li komencis vidi danĝeron por la ĝermana (aŭ „[[arjoj|arja]]“) raso.
 
En la jaro [[1913]] Hitler transloĝiĝis al [[Munkeno]], eble por ke li en [[Aŭstrio-Hungario]] evitu rekrutiĝon. En la jaro [[1914]] li tamen devis reveni kaj subiĝi al esploro ĉe armea kuracisto, kiu konstatis lin kiel maltaŭga por la deĵoro. Spite al tio post eksplodo de la [[unua mondmilito]] Hitler propravole aniĝis al la 16-a rezervista regimento de Bavario [[infanterio]].
 
La [[militservo]] faris el la nesignifa junulo fanatikan militariston kaj naciiston. Hitler militservis kiel mesaĝisto, li avancis je kaporalo kaj li estis kvarfoje ordenita, lastfoje la [[4-a de aŭgusto|4-an de aŭgusto]] de [[1918]] per [[Fera kruco]] de la 1-a klaso. Jam en [[oktobro]] de [[1916]] li suferis gravan vundon kaj fine de la milito trafis lin toksiga [[gaso]]. La armeo evidente fariĝis lia hejmo: li restis en ĝi eĉ post kapitulaco de [[Germanio]] deĵorante ĝis [[aprilo]] de [[1920]]. Jam kiel armea politika agento en [[aŭgusto]] de [[1919]] en [[Munkeno]] li aniĝis en Germanan Laboristan Partion kaj post foriro el agaddeĵoro li komencis labori en sekcio de la partia propagando.
 
== Hitler en politiko ==
 
La postmilita periodo estis en [[Germanio]] tempo de ĥaosoj kaj krizo. [[traktato de Versajlo|Versajla Kontrakto]] estis al [[germanoj]] nekompatema kaj la lando pleje ankoraŭ ne rekonsciiĝis pro malsukcesa provo de movado de [[Spartacus|spartakanoj]] pri [[bolŝevismo|bolŝevika]] renverso. Hitler vetis ĝuste je tiuj ĥaosoj, kiam li en [[aŭgusto]] de [[1920]] alikreis sian politikan formacion en Nacie socialisman laboristan partion de Germanio ([[NSDAP]]), mallongigite nazian partion. Kun helpo de staba oficiro [[Ernst Röhm]] li mem estis en [[julio de 1921]] elektita en ties frunton. El Hitler fariĝis oratoro demagogie atakanta al „malamikoj de Germanio“, precipe al [[komunismo|komunistoj]] kaj [[judoj]], sed ankaŭ al venkintaj ŝtatoj, kiuj entrudigis al la germana nacio malglorigan pacon.
 
== Malliberigita ==
Linio 87:
En [[oktobro]] de [[1936]] li fermis pakton kun [[Italio]] de [[Benito Mussolini]] (la t.n. „[[Akso Berlino – Romo]]“). Post tio, kiam li en [[marto]] de [[1938]] aneksis [[Aŭstrio]]n, li komencis evoluigi kampanjon kontraŭ [[Ĉeĥoslovakio]], en kiu li postulis limregionajn [[Sudetoj]]n, en kiu loĝis nombra germana minoritato.
 
Vid-al-vide al la minaco de konflikto la du plej fortaj armeaj grandpotencoj de la okcidenta [[Eŭropo]] kapablis nur al politiko de malkuraĝaj cedoj kaj repacigo de la agresoro. [[Britio (lando)|Britio]], kiu jam en la jaro [[1935]] alpaŝis al surmara interkonsento kun [[Germanio]], eĉ ties interkonsenta aliancano [[Francio]] donis al Hitler per [[munkena interkonsento]] el la [[29-a de septembro|29-a]] ĝis [[30-a de septembro]] de [[1938]] liberan manon dum parceligo de [[Ĉeĥoslovakio]]. Ili konjektis, ke la agresoro postulos nenion plu. Sed Hitler post duona jaro konkeris ankaŭ la reston de [[Protektorato Bohemio kaj Moravio|Ĉeĥaj landoj]] kaj en [[marto]] de [[1939]] li eldevigis por si de [[LatvioLitovio]] rezignon pri [[Klaipeda]] (Memelo). Pakto pri neatakado kun [[Sovetunio]] de [[Iosif Stalin|Stalin]], farita la [[23-a de aŭgusto|23-an de aŭgusto]], poste liberigis liajn manojn al armea atako kontraŭ [[Pollando]].
 
== Hitler kaj la dua mondmilito ==
 
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 101I-808-1238-05, Berlin, Reichstagssitzung, Rede Adolf Hitler.jpg|dekstra|eta|300px|Hitler en 1941]]
Tiel komenciĝis la [[1-a de septembro|1-an de septembro]] de [[1939]] la [[dua mondmilito]]. Post fulmorapida sukceso en [[Pollando]] sekvis en la jaro [[1940]] militiro okcidenten. La [[9-a de aprilo|9-an de aprilo]] naziaj armeoj elŝipiĝis en [[Danio]] kaj [[Norvegio]], unu monato post tio ili ekbatis tra [[Nederlando]] kaj [[Belgio]] kontraŭ [[Francio]]. Por okcidentaj demokratioj, kiuj antaŭ naive cedis, venis la polaj ekkonoj malfrue. Francio ruiniĝis tre rapide – la [[14-a de junio|14-an de junio]] [[germanoj]] enpaŝis ĝis [[Parizo]]. Rezistis jam nur [[Britio (lando)|Britio]]. Sed Hitler anstataŭ masiva invado provis akiri superforton en aero. [[Luftwaffe]] kaj [[RAF]] inter [[julio]] kaj [[aŭgusto]] de [[1940]] gvidis [[bataloBatalo pride Britio (lando)Anglio|batalon pri Britio]], kiu preparis por germanoj unuan militan malsukceson. Planoj por elŝipigo en la brita grundo devis estis prokrastitaj ad acta.
 
Sed similaj venkoj de okcidentaj aliancanoj estis raraj. Hitleraj armeoj priregis teritoriojn ekde norda [[Afriko]] ĝis polusa rondo kaj ekde [[Pireneoj]] ĝis [[Vistulo]]. En [[aprilo]] de [[1941]] ili invadis ĝis [[Balkana Duoninsulo]] kaj ili konkeris [[Jugoslavio]]n kaj [[Grekio]]n. Kaj poste venis la [[22-a de junio|22-an de junio]], kiam Hitler unuflanke rompis la sovetan-germanan pakton kaj li komencis [[Operaco Barbaroso|Operacon Barbaroson]], militiron orienten. Liaj divizioj atingis eĉ en vastaj orientaj ebenejoj unu venkon post la alia, ĝis kiam – simile kiel foje [[Napoléon Bonaparte|Napoleonon]] – haltigis ilin rusa vintro kaj furioza rezisto de loĝantaro kaj armeoj de defendantoj: en [[decembro]] de [[1941]] sub [[Moskvo]] kaj vintre de [[1942]] – [[1943]] ĉe [[Stalingrado]]. Grandega premo, sub kiu la germanaj armeoj troviĝis, rapide elĉerpis militajn rezervojn.. En la mala duonglobo dume okazis japana atako al [[Pearl Harbor]] (la [[7-a de decembro|7-an de decembro]] de [[1941]]) kaj [[Usono]] proklamis militon al [[Japanio]] kaj al [[Germanio]], kio estis eventualaĵo, kun kiu Hitler ne kalkulis.