Diakonino: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
Danke al [[Reformacio]] reaperis tiaj praekleziaj virinaj tradicioj, ekz. en la Konvento Keppel apud [[Siegen]] eĉ ankoraŭ dum la vivtempo de [[Filipo Melanktono]] aŭ en [[Wesel]] ekde 1575. La unua pordiakonisa ejo de la moderna epoko fonditis fare de pastoro [[Theodor Fliedner]] en la 13.10.1836 en [[Kaiserswerth]], kio ekigis novan elanon. Danke al tiu ĉi reviviĝo baldaŭ ĉie ajn en la [[protestantismo|protestantisma]] mondo ĉirkaŭ cent domoj estiĝis. En 1901 estis 75 domoj kun 14501 diakoninoj laborantaj ĉe 5211 diversaj lokoj. Ili kolektiĝis en la t.n. Ĝenerala konferenco de Kaiserswerth (''Kaiserswerther Generalkonferenz'', fondita en 1864 kun la organo ''Der Armen- und Krankenfreund'') por povi pli bone realigi siajn planojn. En la aliaj landoj, do ekster de [[Germanujo]], estis samjare nur 27 domoj kun sume 2907 diakonisoj.
==Taskoj==
Ĉefaj laborkampoj estis flegado (1901: 2239 aktivulinoj), malsanulejoj (1122), infanĝardenoj (896), malriĉulejoj (313), edukadejoj kaj lernejoj (245), porknabinaj institutoj (114). La plej konataj kaj grandaj domoj estis krom en Kaiserswerth en [[Berlino]] (Elisabeth-Krankenhaus 1837, Bethanien 1847), [[Berno]] (1845), [[Vroclavo]] (1850), [[Kenigsbergo]] (1850), [[Riehen]] (1852), [[Neuendettelsau]] (1854), [[Stuttgart]] (1854), [[Hanovro]] (1860) kaj en [[Bielefeld]] (de 1870, kie tre engaĝiĝis sinjoro Bodelschwingh]]).
 
Laŭ speciala rito konsekratas la fratinoj post certa tempo dependanta de karaktero kaj klereco; [[voto]]j ne postulatas. Kontaktoj kun familianoj restas netuŝitaj kiel ankaŭ posedaĵoj kaj administrado de propraj havaĵoj. Tamen la diakonisoj kvazaŭ soldate dependas de la koncernita domo, kie decidatas de iliaj taskoj kaj laborloko. Kompence asekuratas prizorgado ilia dum maljunaĝeco aŭ malsaneco. Virinoj dezirantaj edziniĝi devas forlasi sian domon - alia kialo povas esti la neceso de hejmenreiro por flegado de malsanaj gepatroj.
 
En 1901 la allogeco de la diakonisa vivstilo jam komencis malkreski. Kaŭzoj ĉefe ĉe pli kleraj personoj povus esti fakta malsuvereneco ĉe laborlokaj decidoj kaj la ofta sento esti sub kvazaŭa kurateco..<ref>Komparu ''Frei zum Dienst. Eine Diakonissengeschichte'', Lepsiko 1902</ref>. Por malhelpi tiun maltrankviligantan evoluiĝon fonditis jam en 1894 fare de profesoro Zimmer la ligo ''Evangelischer Diakonieverein'' (centro estis en Berlin-Zehlendorf). Tie jam frue pli respektitis propraj decidoj ekz. pri daŭro kaj loko de laborado.
 
==Literaturo==
*Schäfer: ''Die weibliche Diakonie'', 2-a eldono, Hamburg 1887–93, 3 vol.
50 653

redaktoj