Adolf Hitler: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 2 jaroj
== Reveno el malliberejo ==
 
Hitler pasigis en la malliberejo nur naŭ monatojn. Post la liberigo li komencis tuj fortigi poziciojn de sia partio, precipe en industria nordo. En tiu periodo li akiris por nazia ideo kelkon da viroj, kiuj en proksima estonteco estis terurigontaj la landon en terurojn de amasa murdado kaj tutmondan militan incendion. Apartenis al ili [[Hermann Göring]], fama aviadista aso el la [[unua mondmilito]], plu majstra propagandisto [[Joseph Goebbels]], inicianto de teroro kaj polica maŝinaro [[Heinrich Himmler]] kaj konata [[antisemitismo|antisemitista]] ĵurnalisto [[Julius Streicher]]. La plej granda prospero de [[NSDAP]] sekvis post [[Granda depresio|borsa bankroto]] en la jaro [[1929]], kiu kondukis en mondan ekonomian krizon. En germanioGermanio la nombro de senlaboruloj ege kreskis. En alianco kun Nacionalisma Partio de industriisto [[Alfred Hugenberg]] naziistoj plinombrigis siajn mandatojn en la regna parlamentejo el 12 al 107 kaj ili fariĝis la dua plej potenca forto en la lando. Sed Hitler ne limigis siajn aktivecojn nur al la parlamenta grundo. La partio kreis proprajn duonarmeajn organojn, taĉmentojn de „brunaj ĉemizoj“ (''Sturmabteilung – SA''), kiuj laŭvorte enpiedbatis opozicion en pavimon de germanaj urboj.
 
En la jaro [[1932]] Hitler kandidatis al funkcio de [[prezidento]], sed li senpere subiĝis al ĝisnuna prezidento, al maljuna militheroo [[marŝalo]] [[Paul von Hindenburg]]. Sed jam julia parlamenta elektado alportis al naziistoj 37 procentojn de donitaj voĉoj kaj 230 brakseĝojn en la regna parlamentejo, kio faris el ili la plej fortan partion. Post longa hezito kaj traktado Hindenburg estis fine devigita nomi Hitleron kiel regnan [[kanceliero]]n ([[ĉefministro]], ministerian prezidanton). La nomigado okazis la [[30-a de januaro|30-an de januaro]] de [[1933]].
20 744

redaktoj