Hinda sendependiga movado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La unuaj organizitaj aktivulaj movadoj okazis en [[Bengalio]], sed ili poste ekmovadis en la ĵus formita [[Barata Nacia Kongreso]] kun elstaraj moderaj estroj kiuj serĉis nur bazan rajton por aperi en la ekzamenoj de la Hindia Civila Servo (Brita Hindio), same kiel pliajn rajtojn, ĉefe ekonomiajn, por la popolo pri la grundo. Dum la komenco de la 20a jarcento okazis pli radikala alproksimiĝo al politika memregado proponita de estroj kiel la triopo de Lal, Bal kaj Pal, [[Sri Aŭrobindo]] aŭ V. O. Ĉidambaram Pillai. Dum la lastaj stadioj de la lukto por memregado el la [[1920-aj jaroj]] antaŭen la Kongreso adoptis la politikon de [[Mohandas Karamĉand Gandhi]] por neviolento kaj [[civitana rezistado]], kaj por kelkaj aliaj kampanjoj. Naciistoj kiel [[Subhas Chandra Bose]], [[Bhagat Singh]] predikis armitan revolucion por atingi memregadon. Poetoj kaj verkistoj kiel Subramania Bharati, [[Rabindranath Tagore]], [[Muhammad Ikbal]], Josh Malihabadi, Mohammad Ali Jouhar, Bankim Chandra Chattopadhyay kaj [[Kazi Nazrul Islam]] uzis literaturon, poezion kaj prelegon kiel ilo por politika konsciigo. Feministoj kiel Sarojini Naidu kaj Begum Rokeya stimulis la emancipigon de hindiaj virinoj kaj ties partoprenon en la landa politiko. [[Bhimrao Ramji Ambedkar]] faris kampanjojn por la malavantaĝaj sektoroj de la Hindia socio ene de pli granda movado por memregado. Dum la periodo de la [[Dua Mondmilito]] okazis la pinto de la kampanjoj de la Movado Lasu Hindion estrata de la Kongreso, kaj la movado de la Hindia Nacia Armeo estrata de [[Subhas Chandra Bose]].
 
La Hindia movado por la memregado estis amasa movado kiu enhavis variajn sektorojn de socio. Ĝi eniris ankaŭ procezon de konstanta ideologia evoluo.<ref name="Chandra26"> Chandra 1989, p. 26</ref> Kvankam la baza ideologio de la movado estis kontraŭ-kolonia, ĝi estis subtenita de rigardo al la sendependa kapitalisma disvolvigo kongrua kun nereligia, demokratia, respublikisma, kaj [[libertecolibereco|civil-libereca]] politika strukturo.<ref>Chandra 1989, p. 521</ref> Post la 1930-aj jaroj, la movado ekhavis fortan socialisman orientigon, ĉefe pro la influo de la postulo de Bhagat Singh por Purn Swaraj (Kompleta Memregado).<ref name="Chandra26"/> La laboro de tiuj variaj movadoj kondukis finfine al la Leĝo por Hindia Sendependeco de 1947, kio finigis la britan regadon en Hindio kaj rezultis en la kreado de [[Dominio de Pakistano|Pakistano]]. Barato restis [[Dominio]] de la Brita Krono ĝis la 26a de Januaro 1950, kiam ekvalidiĝis la ''[[Konstitucio de Barato]]'', kiu establis la ekiro de la [[Respubliko Barato]]; Pakistano estis dominio ĝis 1956, kiam ĝi adoptis [[Konstitucio de Pakistano|unuan respublikan konstitucion]]. En 1971, la tiama [[Orienta Pakistano]] deklaris sendependigon kiel [[Bangladeŝo|Popola Respubliko Bangladeŝo]].
 
==Notoj==