Pola Partizana Ŝtato: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
La '''Pola sekreta ŝtato''' ([[pole]]: ''Polskie Państwo Podziemne'') estas la nomo uzata por la sekretaj militaj unuoj kiuj agadis en [[Polio]] dum la [[Dua Mondmilito]], kontraŭ la germana [[naziismo|nazia]] okupado, kaj lojale al la Pola Ekzila Registaro en [[Londono]]. La esprimo estis uzita de [[Jan Karski]] en lia libro ''Story of a Secret State.'' Difino '''Pola Subtera Ŝtato''' unuafoje aperis en [[okupado|okupata]] [[Dua Pola Respubliko]] la 13-an de januaro 1944 en [[konspiro|konspira]] semajna gazeto "Biuletyn Informacyjny" (Informa Bulteno).
[[Dosiero:Flaga PPP.svg|eta|[[Signo de Batalanta Pollando]] (pole: Znak Polski Walczącej, PW)]]
[[Dosiero:Wladyslaw Sikorski 2.jpg|thumb|[[Władysław Sikorski]] - pola [[militisto]] kaj [[politikisto]], la[[armeo|armea]] Ĉefministro[[generalo]] de Pola RegistaroSoldataro, Supera Komandanto de [[Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento|Polaj Armitaj Fortoj]] kaj [[Listo de ĉefministroj de Pollando|ĉefministro de registaro en ekzilo]] dum la [[Dua Mondmilito]]]]
== Ekesto kaj agado ==
Proponon daŭrigi batalon kaj reziston pere de konspiraj metodoj oni formulis dum renkontoj inter civilaj regopovoj de [[Varsovio]] - prezidanto [[Stefan Starzyński]], Defendo-Konsilio de Ĉefurbo kaj [[generalo]] [[Juliusz Rómmel]] (komandanto de la defendo de Varsovio) la 25-an de septembro. Ilin partoprenis generalo [[Michał Tokarzewski-Karaszewicz]]. Intertempe generalo Rómmel ricevis de Ĉefa Komandanto rajtigon al komandado super teritorio de la tuta lando. Generalo Tokarzewski proponis, ke la prokuron generalo Rómmel transdonu al li, cele al organizo de konspiritaj [[militisto|militistaj]]-politikaj agentejoj aŭ delegitejoj de la pola [[ŝtato]]. Rezulte generalo Rómmel cedis sian taskon al la brigada generalo por ke li plue daŭrigu bataladon por certigo de sendependeco kaj de ĝisnunaj limoj.
20 840

redaktoj