Hispana Enlanda Milito: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 83:
== Socia kaj sociala revolucio ==
{{Ĉefartikolo|Hispana Revolucio (1936)}}
[[Image:428px-Aragon_1936.PNG|thumb|375px|La aŭtonoma Aragonio en 1936 (ruĝe), flave la militfronto, blue la faŝisma zono.]]
En la regionoj regataj de la anarkiistoj, ([[Aragono]] kaj [[Katalunio]]), aldone al la milita sukceso, estis vasta [[Hispana Revolucio (1936)|socia kaj sociala revolucio]], laŭ kiu la laboristoj kaj kamparanoj [[kolektivigo|kolektivigis]] agron kaj [[industrio]]n, kaj starigis konsiliojn paralelajn al la (apenaŭ kaj tute ne funkcianta) [[registaro]]. La ĉefa areo kie tio okazis estis [[Katalunio]] (kie oni kolekticigis la [[transporto]]n, la industrion kaj aliaj servoj) kaj [[Aragono]] (kie la alveno de anarkiismaj fortoj survoje al Madrido helpis la instaladon de tute nova socipolitika sistemo). En la urbaj areoj la laboristoj mem prenis kontrolon de la ekonomia funkciado de la produktrimedoj, deklaris salajran egalecon (nekomplete), kaj sistemon por helpi solidarece ĉu aliajn sektorojn ĉu la ĝeneralan funkciadon de la sociaj servoj aŭ de la militirado. En la kamparaj areoj oni deklaris kolektivecon de la terposedo (komuna posedo) kaj de ties ekonomia kaj labora funkciado; oni nuligis la funkciadon de [[mono]] (en multaj lokoj), kiu estis anstataŭata de laboratestiloj.