Hispana Opo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Nuligis version 6224360 de 148.56.217.159 (kontribuoj, diskutpaĝo)
Etikedoj: Malfaro Malfarita
Linio 1:
'''Hispana Opo''' estas la nomo kiun donis al si kolektivo de junaj verkistoj en [[Hispanio]] fine de la okdekaj jaroj, poste rigardata kiel antecedento de la [[Ibera Skolo]] de [[Esperantlingva literaturo|literaturo en Esperanto]].
 
Ĉirkaŭ la jubilea jaro, 1987, opo aŭ grupo da junaj esperantistoj, preskaŭ samaĝaj, geografie proksimaj, komencis renkontiĝi okaze de movadaj eventoj en Hispanio. Ili havis komunan trajton: krea agado kiu baziĝis sur majstra rego de la esperanta lingvo kaj kono de ĉi ties "kulturo" (t.e. ĉefe ĝia literaturo originala kaj tradukita). Ili komencis influi sin reciproke, kaj konscie aŭ nekonscie kreis kvazaŭskolon. En 1987 kelkaj el ili decidis kuneldoni manplenon de siaj verkoj sub la titolo [[Pandemonio (30-a Datreveno)|Pandemonio]], danke al la helpo de la mecenato [[Julio Herrero]] el [[Malago]]. La libro enhavas rakontan prozon (14 etajn historiojn realismajn sed potence simbolajn),3 sciencajn artikolojn kaj unu poemon.
 
La Hispanan Opon formis aŭtoroj kiel [[Ricardo Felipe Albert Reyna]], [[Alberto Franco]], [[Jorge Camacho]] (tiam uzanta la pseŭdonomon Georgo Kamaĉo), [[Francisco Javier Moleón]] (same: Francisko Ksavero Moleono), [[María José Quesada]] kaj [[Miguel Ángel Sancho]]. Dum la finaj okdekaj kaj fruaj naŭdekaj jaroj kelkaj el ili konigis sian beletron kaj sin mem en Esperantujo, gajnis premiojn en lokaj kaj internaciaj konkursoj kaj kunlaboris en la solidiĝo kaj prestiĝo de la esperanta literaturo.