Aleksander Ładoś: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Aleksander Wacław Ładoś''' (naskiĝis la 27-an de decembro 1891 en [[Lvovo]], mortis la 29-an de decembro 1963 en [[Varsovio]]) – pola [[diplomato]], [[Konsulo (diplomatio)|konsula]] oficisto, publicisto kaj politikisto, ankaŭ katoliko kaj [[framasono]]. Dum la dua mondmilito estis ministro en registaro en [[ekzilo]] en [[Angers]]. Ĉeforganizanto de sekreta operaco "Pasportaj aferoj", kiu ebligis savi de holokaŭsto ĉ. 400 eminentajn judojn.
[[Dosiero:Aleksander Ładoś.jpg|eta|Aleksander Ładoś, foto el la jaro [[1927]]]]
 
==Vivo==
Filo de Jan, pli sperta konsilisto de [[Poŝto]]-Direktoraro en Lvovo kaj Albina el domo Kalous. Li finis kun distingo la 4-an [[Klasika Filologio|Klasikan]] Gimnazion en Lvovo, poste studis [[historio]]n en Filozofia Fakultato de [[Lviva Universitato|Universitato de Lvovo]] je la nomo al [[Johano la 2-a Kazimiro]]. En 1913 komencis politikan agadon en [[Pola Popola Partio]] "Piast", persone ekkonante [[Wincenty Witos]] kaj [[Jan Dąbski]]. Post eksplodo de la [[unua mondmilito]] partoprenis en organizaĵo [[Orienta Legio]], poste forveturante al [[Laŭzano]], kie daŭrigis rompitajn studojn.
 
Post reakiro de [[sendependeco]], printempe 1919 revenis al la lando kaj junie 1919 eniris al [[diplomatio|diplomatia]] servo de la [[Dua Pola Respubliko]]. Ĝis printempo 1920 delegito pri [[plebiscito]] en [[Teŝinio]], Spiŝo kaj [[Oravo]]. De aprilo 1920 laboranto de la centrejo de MSZ (Ministerio pri Eksteraj Aferoj) en Varsovio, de la 17-a de aŭgusto 1920 gvidanto de Gazetara Fakultato de MSZ. En la jaroj 1920-21 estis sekretario de la pola delegitaro por pacaj interparoloj (Traktato de Rigo, 1921) kun [[Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko]] en [[Minsko]] kaj [[Rigo]], partoprenis en interparoloj de Jan Dąbski kun [[Adolf Joffe]]. Decembre 1921 nomumita gvidanto de [[Mezeŭropo|Mezeŭropa]] Fakultato en Politika Departemento de MSZ, de la 31-a de januaro 1922 superulo de tiu ĉi fakultato. La 9-an de oktobro 1923 estis nomumita delegito en Rigo, sed post la [[maja puĉo]] malnomumita. La 1-an de marto 1927 nomumita ĝenerala konsulo de Pollando en [[Munkeno]]. Post transpreno la 30-an de junio 1931 de la funkcio de vicĉef[[ministro pri eksteraj aferoj]] fare de [[Józef Beck]] estis maldungita de MSZ.
Linio 9:
Ĝis germana [[invado en Pollandon]] kaj [[soveta invado en Pollandon|sovetia invado en Pollandon]] okupiĝis pri politika publicismo (publicistiko). Ĉefredaktoro de ''Gazeta Handlowa'' (Komerca Gazeto), publikigis en ''Odnowa'', ''Polonia'', ''Wieczór Warszawski'', ''ABC'', ''Zwrot'' kaj ''Goniec Warszawski'', uzante pseŭdonomon Wacław Nienaski. Li kritikis [[politiko]]n de [[Józef Beck]], politike alproksimiĝis al Fronto [[Morges]].
 
De la 3-a de oktobro ĝis la 7-a de decembro 1939 plenumis funkcion de [[senpostena ministro]] ([[ministro sen portfolio]]) en registaro de [[Władysław Sikorski]] flanke de [[Pola Popola Partio]|Popola Partio], poste anstataŭita de Stanisław Kot. Membro de Ministrar-Komitato pri Landaj Aferoj kadre de la Popola Partio ekde la 8-an de novembro 1939. De la 24-a de majo 1940 ĝis julio 1945 plenumis mision de delegito en [[Berno]] en rango de [[aferŝarĝito]] ad interim.
 
Li restis inter [[migrado|elmigrantaro]]. De septembro 1945 ĝis julio 1946 loĝis en [[Laŭzano]], aŭtune 1946 setliĝis en [[Clamart]] apud [[Parizo]]. En 1960 revenis al Pollando, ekloĝinte en [[Varsovio]], kie post mallonga malsano mortis. Entombigita en la [[Tombejo Powązki en Varsovio]].