Odo Bujwid: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:Odo Bujwid 1936.jpg|eta|300px|Odo Bujwid en 1936]]
'''Odo Feliks Kazimierz BUJWID''' (naskiĝis la {{daton|30|novembro|1857}} en [[Vilno]] /en [[Kongresa Pollando]] ene de [[Rusia Imperio]]/, mortis la {{daton|25|decembro|1942}} en [[Krakovo]] /en [[Ĝenerala Gubernio]] rilatis al teritorioj de la [[Dua Pola Respubliko]], kiujn inter 1939 kaj 1945 [[nazia Germanio]] militokupis kaj ne rekte enigis en la teritorion de la [[Germana Regno]]) estis pioniro de [[bakteriologio]] en Pollando, pioniro de [[higieno]], unu el la unuaj polaj sciencistoj okupiĝantaj pri vakcinoj[[vakcino]]j, universitata doktoro kaj profesoro en [[Krakovo]] de [[1892]] kaj aktiva [[esperantisto]].
 
== Vivo ==
 
Bujwid studis kvar jarojn medicinon en la [[Universitato de Varsovio]]. Li studis [[bakteriologio]]n ĉe [[Robert Koch]] en [[Berlino]] kaj [[Louis Pasteur]] en [[Parizo]] kaj fariĝis internacie konata eminentulo sur tiu kampo. El lia plumo eliris 250 sciencaj artikoloj en la [[pola lingvo|pola]], [[franca lingvo|franca]], [[germana lingvo|germana]], [[Esperanto]] kaj [[rusa lingvo|rusa]] lingvoj. Kune kun sia edzino li organizis multajn prelegojn kaj kursojn pri populara klerigado kaj propagando de [[higieno]] kaj sociaj sciencoj.
 
[[Varsovio]] kaj [[Krakovo]], kie li ofte laboradis samtempe, antaŭ la [[unua mondmilito]] apartenis al diversaj landoj, nome al [[Rusio]] (fakte al [[Kongresa Pollando]] ene de [[Rusia Imperio]]) kaj [[Aŭstrio]] (fakte al [[Aŭstrio-Hungario|Aŭstra-Hungara Imperio]]). De 1914 ĝis 1918 li servis kiel [[volontulo]] en la [[Polaj Legioj (1914-1918)]], havinte tiam jam 57 ĝis 61 jarojn. Post la milito li - kolonelo demobilizita - revenis al [[Krakovo]] kaj okupiĝis pri fabrikado de [[vakcino]]j.
 
== Esperanta agado ==
Linio 18:
[[Dosiero:GrobowiecBujwidów-CmentarzRakowicki-POL, Kraków.jpg|thumb|La tombo de familio Bujwid en la Rakowicki-Tombejo en [[Krakovo]]]]
[[Dosiero:CegiełkaBujwidów-Wawel-POL, Kraków.jpg|thumb|dekstra|Odo Bujwid kaj lia edzino Kazimiera Bujwid engaĝigis sin en la rekonstruadon de pola reĝa Kastelo [[Vavelo]] en Krakovo en la jaro 1921, tion memorigas la memorbriko farita de la Restaŭr-Komitato]]
Lia agado por Esperanto komenciĝis en [[1912]], kiam li fariĝis la prezidanto de la [[8-a UK 1912]] en [[Krakovo]]. Postmilite li estis prezidanto de la [[Tutpola Federacio de Esperanto-Societoj]]. Li, havante gravajn rilatojn kaj konatecojn en la regantaj polaj medioj, ofte atingis favorojn por [[Esperanto]] kaj esperantistoj (pasportoj, vizoj k. a.). Danke al liaj pledoj la pola respublika prezidento [[Józef Piłsudski]] mem fariĝis favora al Esperanto kaj akceptis la patronecon de la [[23-a UK 1931]], kies prezidanto estis Bujwid. Ankaŭ lia merito estis, ke la pola [[radio]] de tempo al tempo aranĝis Esperantajn prelegojn.
 
En [[1924]] fondiĝis en [[Krakovo]] la [[PED]] ([[Pola Esperanto-Delegitaro]]), kaj li fariĝis ĝia prezidanto. En [[1927]]/1928 li vojaĝis kiel delegito de sia registaro al [[Brazilo]], por studi la vivon de tieaj polaj koloniistoj. Multe helpis lin en la komisio Esperantistoj, kion li raportis al la registaro. En [[1930]] li faris propagandan vojaĝon tra [[Nederlando]], [[Danio]] kaj [[Svedio]]. Bujwid estis membro de la [[Lingva Komitato]] (LK), prezidanto de [[ISAE]], [[Honoraj membroj de UEA|honora membro de UEA]] ktp. Li verkis multajn artikoloj kaj paroladojn en kaj pri [[Esperanto]]. Dum pluraj jaroj li eldonis proprakoste la periodaĵon [[Pola Esperantisto]] kaj ĉiujn publikigaĵojn de [[PED]] kaj ankaŭ per aliaj gravaj materialaj subtenis Esperanton. Entute li estis la siaepoka ĉefulo de la [[Esperanto-movado en Pollando]], kaj lia aŭtoritato ĉe la polaj esperantistoj estis senescepta.
 
== La privata vivo ==
Linio 27:
Ili havis 6 infanojn: Kazimiera, Zofia, Jadwiga, Helena, Johano kaj Stanislao.
 
Lia filino '''Helena Jurgielewiczowa''', kiel la unua virino en Pollando kiu akiris diplomon de bestkuracisto la 5an de majo 1923 kun la plej bona noto en la Akademio de Veterinara Medicino en [[Lvovo]]. Helena estis la [[leŭtenanto]] de la 11a Regimento de la Legiaj Ulanoj, kvarfoje distingita per la heroa kruco pro la braveco dum la Defendo de Lvovo dum la [[Dua Mondmilito]].
 
== Eksteraj ligiloj ==