Aŭtokodoj en Finnlando: Malsamoj inter versioj

e
 
[[Dosiero:Finland registration plate 2007.jpg|eta|<center>finnlanda aŭta licencplato]]
[[Dosiero:Finnish license plate.jpg|eta|<center>licencplato por eltransporto de la aŭto eksterlanden]]
[[Dosiero:OldFinland car license plate (Finland1960-1971).png|eta|<center>malnova licencplato de antaŭ 1973]]
[[Dosiero:Kfz-Kennzeichen Aland2.jpg|eta|<center>aŭta licencplato de [[Alando]]]]
La '''[[aŭtokodo|aŭtokodaj]] [[licencplato]]j de [[Finnlando]]''' estas signoj de la aŭto[[asekuro]] kaj ekde oktobro [[1989]] ne plu donas informon pri la loko, kie la aŭto registriĝis. La platoj havas formaton de aŭ 118&nbsp;mm x 442&nbsp;mm (por unulinia skribaĵo) aŭ 200&nbsp;mm x 256&nbsp;mm (por dulinia skribaĵo), kaj ne kongruas al la formato de 110&nbsp;mm x 520&nbsp;mm kutima en la resto de la [[Eŭropa Unio]]. Maldekstre ekde la jaro [[2001]] situas blua strio, sur kiu supre videblas la 12 flavaj stekoj de la eŭropa flago, kaj sube la nacia kodo ''FIN'' en blankaj literoj. La aŭtokodo konsistas maldekstre el unu ĝis tri literoj, dekstre el unu ĝis tri ciferoj, kaj centre divida kvaranguleto.