Maria Leitner: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1:
[[file:Maria Leitner (1892-1942).JPG|thumb|Maria Leitner, verkistino]] '''Maria LEITNER''' (naskiĝinta la {{daton|19|1|1892}} en [[Varaždin]], mortinta la {{daton|14|3|1942}} en [[Marsejlo]]) estis [[hungario|hungarlanda]] [[germana lingvo|germanlingva]] verkistino kaj ĵurnalistino. Pasiginte la junajn jarojn en burĝa kaj juda familio ŝi iĝis [[komunismo|komunistino]]. Famis ŝiaj per [[kaŝesploro]] faritaj reportaĵoj per kiuj ŝi malkovris socialajn cirkonstancojn (kion kopios poste la germana ĵurnalisto [[Günter Wallraff]]).
==Vivo==
En 1896 la familio translokiĝis al [[Budapeŝto]], kie Maria frekventis inter 1902 kaj 1910 superan porknabinan lernejon. Ĝis 1913 ŝi studis en [[Svislando]] arthistorion kaj [[sanskrito]]n. Poste ŝi laboris ĉe la budapeŝta distra gazeto "Az Est". Ŝi ankaŭ tradukistradukadis, i.a. la romanon ''The Iron Heel'' de [[Jack London]] en la [[hungara lingvo|hungaran]]. Dum la [[Unua mondmilito]] ŝi deĵoris kiel eksterlanda korespondistino por [[socialismo|socialismaj]] gazetoj, sed en 1920 ŝi devis forlasi la landon pro politikaj kialoj kaj ekĵurnalistinis en [[Berlino]] en 1921. Tie ŝi konatiĝis i.a. kun [[Willi Münzenberg]].
 
En 1925 Leitner laboris por la magazino "Uhu" de la germana Ullstein-eldonejo en [[Usono]] kaj faris reserĉadon ankaŭ en Meza kaj Suda Ameriko. Ŝiaj socikritikaj reportaĵoj priamerikaj aperis en multaj maldekstraj gazetoj, ekz. ĉe "Vorwärts", "Arbeiter-Illustrierten-Zeitung", "Weg der Frau" kaj "Welt am Abend". En 1930, reveninte el Ameriko, ŝi publikigis la ĉefverkon ''Hotel Amerika''; sekve ŝi membriĝis al la porverkista ligo "Schutzverband deutscher Schriftsteller".