Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana: Malsamoj inter versioj

ŝajne mallongigoj en l citaĵo stas ŝanĝita al longaj formoj. mnkis unuan parton d citmarko. ligiloj iom ĝenas l legado; jaroj, nur gravaj. ne temas pri EdE, ne bezonas elŝalutebla.
(ŝajne mallongigoj en l citaĵo stas ŝanĝita al longaj formoj. mnkis unuan parton d citmarko. ligiloj iom ĝenas l legado; jaroj, nur gravaj. ne temas pri EdE, ne bezonas elŝalutebla.)
| bildo = 1925 Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana 2.jpg
}}
'''''Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana''''' kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvo-uzo"'' de [[Eugen Wüster]] estas granda vortaro Esperanta-Germana, kiu plej detale, fidinde kaj science elmontras la Zamenhofan lingvo-uzon kaj tiuaspekte ĝis hodiaŭ ne estas superita. En presita formo ĝi aperis nur ĝis literovortparto "«kor"», eldonita en ([[1929]]).
 
== Ekesto kaj sorto ==
La vortaron "«Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana"» kerne kreis la tiam 20 ĝis 22-jara studento [[Eugen Wüster]], la posta fondinto de moderna [[terminologio]], inter somero [[1918]] kaj [[1920]]. Ĝis 2008 ĝi ne publikiĝis komplete en libroformo. La unuaj kvar liver-partoj, literoj A-Kor (576 paĝoj plus 66 paĝoj da enkonduko) aperis en [[1923]], [[1925]], [[1926]] kaj [[1929]] ĉe la eldonejo [[Ferdinand Hirt & Sohn]] en [[Lepsiko]] en abunda, profesia pres-aranĝo. Ilin oni daŭre povas akiri por simbola prezo, ekzemple ĉe la libroservo de [[Universala Esperanto-Asocio]] en [[Roterdamo]].
 
Pri la 5-a liver-parto oni laboris ĝis [[1932]]; ĝi tamen ne plu presiĝis. Malrapida vendo, ek de [[1933]] premoj kontraŭ la juda eldonisto fare de la nacional-socialista reĝimo, la turno de Wüster al aliaj temoj kaj aliaj kialoj estis la precipaj kaŭzoj, ke la vortaro ne estis kompletigita. La manuskripto de la ne publikigitaj partoj 5 ĝis 7, 21612 161 paĝoj en formato A4, hodiaŭ troviĝas en la [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj|Internacia Esperanto-Muzeo]] en [[Vieno]] (IEMW), departemento de la [[Aŭstria Nacia Biblioteko]] (ANB, germane ÖNB). Sekurig- kaj esplor-cele ĝi publikigis mikrofiĉan eldonon de tiuj partoj en [[1994]] kun detala kritika enkonduko de [[Detlev Blanke]]. Ĉar oni ĉiam bezonas legilon, la alireblo al la Enciklopedia Vortaro tamen restas barita por multaj interesatoj.
 
La iama kunlaborinto de Wüster, [[Hans-Joachim Plehn]], komencis klavi la kvinan liver-parton surbaze de la manuskripto per tajpilo en grafike forte simpligita formo. Post lia morto [[Wera Blanke]] finis la transskribon ĝis la enskribo-titolo "«luzul-o"». La tiposkripto ĝis fino de litero "L" ankaŭ troveblas sur la mikrofiĉa eldono de 1994. Paperan kopion (114 paĝoj, en formato A5) oni povas akiri de IEMW en Vieno.
 
[[Vilhelmo Lutermano]] transskribis de [[1996]] ĝis [[1998]] la literojn M, N kaj O de la manuskripto per komputilo, [[Bernhard Pabst]] la parton P – peano.
 
== Recenzoj ==
 
== Bibliografio ==
* [[Detlev Blanke]],: ''«La "Enciklopedia‹Enciklopedia Vortaro"Vortaro› de Eugen Wüster''», en ''La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto'', Praha [[1995]], p. 41 - 56.
* [[Detlev Blanke]],: ''«La Enciklopedia Vortaro de Eugen Wüster''», en ''[[Literatura Foiro]]'', februaro [[1998]], p. 21 - 31.
* [[Hans Joachim Plehn]],: ''Biografio de duona vortaro - aŭ kial Esperantujo perdis sian gvidantan esperantologon'' (prelego farita kadre de la [[Internacia Kongresa Universitato]] de la [[UK 1983|68-a Universala Kongreso de Esperanto]] okazinta en [[Budapeŝto]] en [[1983]], koncizigita por la preso kaj kompletigita per fonto-aparato). [[Saarbrücken]]: Iltis [[1985]], 10 p.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Portalo|Lingvo|Esperanto}}
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] pri la Enciklopedia Vortaro en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA) (serĉu je "«Enciklopedia Vortaro"» en ĉiuj kampoj).
* «[http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/encikl-e.htm Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana]» en ''[[Enciklopedio de Esperanto]]''/E] en sia originala formo en la Interreto
* [http://www.eventoj.hu/steb/gxenerala_naturscienco/enciklopedio-1/enciklopedio-de-esperanto-1933.pdf ''Enciklopedio de Esperanto''] en elŝutebla versio (PDF).
* [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/search.do;jsessionid=A6C94D03F7DF2DD481CCEA6CB58C41C9?fn=search&ct=search&initialSearch=true&mode=Basic&tab=onb_sondersammlungen&indx=1&dum=true&srt=rank&vid=ONB&frbg=&tb=t&vl%28freeText0%29=Enciklopedia+Vortaro+Esperanta-Germana&scp.scps=scope%3A%28ONB_aleph_esperanto%29&vl%281UI0%29=contains Katalogo de] [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
* [http://anet.ua.ac.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=EHC-LZ&extra= Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]] : entajpu la vortojn "«enciklopedia vortaro".»
 
[[Kategorio:Esperanto-vortaroj]]
444

redaktoj