Ferdinand Hirt & Sohn: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
786r (diskuto | kontribuoj)
dikaj literoj plej taŭgas por ŝparema uzo. ne certas pri la simbolo lingvo-lingvo, sed ŝanĝeblas.
786r (diskuto | kontribuoj)
ĉar diskuto en la diskutpaĝo. kaj plibonigeto, postredakta. kaj la ü, kiu mi forgesis.
Linio 1:
{{Alinomu|kien=Ferdinand Hirt & Sohn|kial=Eble, se tio estas la plej komuna skribmaniero. Aŭ ĉu pli bonas kun nur vortoj en la nomo? Kion vi pensas? Vidu ankaŭ la diskuto, kaj skribi tie se vi havas penson pri la temo.}}
'''Ferdinand Hirt und Sohn''' (ofte literumata "Ferdinand Hirt & Sohn"), Salomonstr. 15, [[Leipzig]] estis unu el la plej gravaj germanaj porlernejaj eldonejoj, kies antaŭulo, la eldonejo Ferdinand Hirt en [[Breslaŭo]] fondiĝis en [[1832]]. En [[1873]] la filo de Ferdinand Hirt, [[Arnold Hirt]], fondis propran eldonejon sub la nomo "Ferdinand Hirt und Sohn" en [[Lepsiko]].
 
Linio 4 ⟶ 5:
Ekde 1911 ĝi eldonadis ankaŭ Esperanto-lernolibrojn kaj en 1921 laŭ instigo kaj sub direkcio de [[Bernhard Kötz]] fondis Esperanto-fakon, kiu fariĝis unu el la plej gravaj eldonejoj en la 1920-aj jaroj.
 
Ĝi eldonis inter aliaj la historio-verkojn de [[Edmond Privat]], Originalan Verkaron de [[L.L. Zamenhof]] (red. [[Johannes Dietterle]]), la Enciklopedian Vortaron de [[Eugen W%C3%BCsterWüster]] kaj aliajn librojn, entute ĉirkaŭ 50 diversajn volumojn. Multaj tradukaĵoj el diversaj naciaj lingvoj apartenis al libroserio [[Internacia Mondliteraturo]].
 
Ĝi kunlaboris kun la viena firmao [[Rudolf Foltanek]].
Linio 10 ⟶ 11:
Pro la politika kaj ekonomia premo en nazia Germanio, Hirt & Sohn fermis la Esperanto-fakon fine de 1937 aŭ komence de 1938. [[La Praktiko]] 7a jaro 1938, n-ro 2 (74 - Feb.), p. 11 raportas: "... pro la nuna situacio en Germanujo la firmo decidis ĉesigi la funkcion de sia Eo-fako, kaj la libro-stokojn transdonis al la [[Internacia Cseh-Instituto]] de Esperanto en [[Hago]], kune kun ĉiuj eldonistaj rajtoj kaj devoj. Tiuj libroj estas de nun vendataj ĉe la eldonejo de La Praktiko, kaj ankaŭ ĉe ĉiuj aliaj vendejoj de E-aj libroj."
 
==Esperanto-libroj==
Esperanto-libroj eldonitaj de la eldonejo:
 
===1911–1920===
*1911: ''[[Emil Stark|Stark, Emil]]: [[Wörterbuch Deutsch–Esperanto und Esperanto–Deutsch]]''