Carlos Gagini: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tiberido (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
En literaturo, li defendis la nacian karakteron de la kostarika beletro, kontraste kun aliaj aŭtoroj, kiuj serĉis inspiron en eŭropaj temoj. Kunsekvence, liaj temoj estis kostarikaj. Firma defendanto de naciaj identecoj kaj sendependenco, li ankaŭ verkis romanojn en kiuj li kontraŭas imperiismon.
 
Verŝajne lia sopiro al egaleco kaj sendependeco de la nacioj allogis lin al kultivado de la Internacia Lingvo [[Esperanto]], kiun li instruis de 1910 ĝis 1920 en grava mezlernejo de la ĉefurbo [[Sankta Jozefo]] kaj pri kiu li verkis lernolibron titolitan ''Cartilla Esperantista'', publigita de la Universitato de Kostariko en 1993 ([http://le.ucr.ac.cr/~leoni/ Leoni de Leon, Jorge Antonio] kaj Barquero, Shirley. ''Carlos Gagini inédito''. En: ''Káñina Revista de Artes y Letras''. XVII (2): 1993, 143-208. Editorial de la Universidad de Costa Rica). Ankaŭ en lia literatura verko Esperanto ludis rolon: en la kontraŭimperiisma sciencfikcia romano, ''La falo de l'Aglo'' (1920), plurnaciaj armeoj batalas kune por liberiĝi de imperiismo, ĉar, kompreneble, komunikado estas problemo inter diverslingvaj homoj, en ĝi estas indikite ke la batalantoj uzis Esperanton por transsalti la lingvan baron. Li mortis en 1925.
 
En la jaro 2001, okaze de la 75-a datreveno de la forpaso de Carlos GAGINI, en la ĉefhalo de la Fakultato pri Beletroj de la Universitato de Kostariko, estis inaŭgurita Esperantlingva memortabulo, sur kies surfaco legiĝas: ''Carlos Gagini (1865-1925), Eminenta kostarika pioniro kiel filologo kaj kulturisto de Lingvo Internacia Esperanto. Memorigante la 75-an datrevenon de lia forpaso: la 31-an de marto 2000. Kostarika Esperanto-Asocio''.