Géza Biczó: Malsamoj inter versioj

hungara pentristo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pentristo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 06:53, 23 feb. 2018

Géza Biczó [bicO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Biczó Géza estis hungara pentristo, grafikisto, karikaturisto, instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis kiskéri [kiŝkEri], lia familia nomvarianto estis Bitzó [bicO].

Géza Biczó
Géza Biczó
Géza Biczó
Persona informo
Naskonomo Biczó Géza
Naskiĝo 20-an de februaro 1853 (1853-02-20)
en Nagykőrös
Morto 4-an de novembro 1907 (1907-11-04) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • drawing teacher
vdr
Dosiero:.jpg
Géza Biczó

Géza Biczó [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1853 en Nagykőrös, li mortis la 4-an de novembro 1907 en Budapeŝto.

Biografio

Géza Biczó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Tutlanda Modela Desegna Lernejo en 1875. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gusztáv Kelety kaj Bertalan Székely. Jam dum la studentaj jaroj ekde 1873 liaj desegnaĵoj aperis en Vasárnapi Újság, poste ankaŭ en aliaj gazetoj. Post siaj studoj li ekinstuis en la kalvinana gimnazio de Kiskunhalas, sed en la lernojaro de 1876 li soldatiĝis. Spite tion li lernis en la arta akademio en Vieno. Ekde la sekva lernojaro li daŭris la instruadon pri desegnado en Kiskunhalas, sed baldaŭ li plulernis en la arta akademio de Munkeno helpe de stipendio de Kiskunhalas. Ekde 1885 ĝismorte li instruis en gimnazio en Budapeŝto, dume li estis ilustristo de libroj kaj gazetoj. Li edziĝis en 1884, la edzino naskis 2 filinojn.

Liaj ekspozicioj

Elektitaj pentraĵoj, grafikaĵoj

Memorigiloj

Fontoj