Miĥail Ĉertilov: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Mikaelo (Miĥail Konstantinoviĉ) Ĉertilov''' (ruse Михаил Константинович Чертилов, 25.04.1961 — 24.02.2018) estis unu el la grandaj aktivuloj de Rusia Esperanto-movado dum 30 jaroj. Li naskiĝis en Kemerovo, sed poste transloĝiĝis al [[Niĵnij-Novgoroda provinco]], al urbo [[Liskovo]], kie finis en 1978 mezlernejon n-ro 2. En 1983 li finis Moskvan Energetikan instituton, kaj fariĝis inĝeniero pri vaporkaldronoj, kvankam dum la vivo estis ne nur inĝeniero, sed ankaŭ laboris en turisma firmao, kreis propran entreprenon “Sunvojo”, ktp. Li longe loĝis en apudmoskva urbo Odincovo kaj laboris en [[Moskvo]]; en 2010-aj jaroj revenis al Liskovo, en la lastaj du jaroj de la vivo denove ekloĝinte apud Moskvo (en [[Balaŝiĥa]]).
 
Mikaelo estis esperantisto ekde 1986 jaro. Jam fine de 1980-aj li ekaktivis en la movado – organizis renkontiĝojn (la unua lia estis en 1989 tendaro en Tuĉkovo apud Moskvo, la lasta – partopreno en la organiza teamo de RET-2017 en Poŝeĥonjo), ellaboris dokumentojn, multe okupiĝis pri eksteraj rilatoj. Pro tio en 1990-aj jaroj li multe kaj aktive kunlaboris en tiam interesiĝinta pri [[Esperanto Transnacia Radikala Partio|Radikala Partio (Italio)]], kaj ties fako [[Esperanto-Radikala Asocio]] (ERA). En 1990-aj li ankaŭ multe kunlaboris kun [[SAT]], kaj en 2000-a estis unu el kunorganizantoj de SAT-kongreso en Moskvo.
Li grave aktivis en [[REU]], plurfoje estis elektata en ties Estraron, kaj en 2009-2010 estis ĝia Prezidanto. Lia forta flanko estis ĉiama zorgo pri bona prilaboro de diversaj laborreguloj kaj aliaj organizaj flankoj de la movado. Dum multaj jaroj li estis organizanto de Libroservo, kiu provizis per legaĵoj esperantistojn de la tuta lando.