Manhatano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:NYC wideangle south from Top of the Rock.jpg|eta|Manhatano]]
'''Manhatano''' ([[angle]]: '''Manhattan''') estas insula komunumo de [[Novjorko]], [[Nov-Jorkio]], [[Usono]], identa al la administra kantono'''Kantono Novjorko'''. Kun loĝantaro en [[2006]] de 1.611.581 homoj, en terareo da 22,96 kvadratmejloj (59,47 km²), ĝi estas la plej dense enloĝata kantono en Usono, kun 66.940 enloĝntoj po kvadratmejlo (25.846/km²). Ĝi ankaŭ estas la due plej riĉa kantono en Usono. La komunumo konsistas el [[Insulo Manhatano]], [[Insulo Roosevelt]], [[Insulo Randalls]], kaj preskaŭ unu dekono da [[Insulo Ellis]], la superakva parto de [[Insulo Libereco]], kelkaj multe malpli grandaj insuloj, kaj malgranda parto de la kontinenta Nov-Jorkio, tuj apud Bronkso.
 
Manhatano estas grava komerca, financa, kaj kultura centro de Usono kaj, iome, de la mondo. La plimulto da radiaj, [[Televido|telelvidaj]], kaj [[Telekomunikado|telekomunikadaj]] kompanioj en Usono estas bazitaj ĉi tie, same por multaj novaĵaj, magazinaj, libraj, kaj alispecaj eldonejoj. Manhatano enhavas multajn famajn rekonilojn, turismajn allogaĵojn, muzeojn, kaj universitatojn. Ankaŭ en Manhatano troviĝas la stabejo de la [[Unuiĝintaj Nacioj]]. Manhatano enhavas la plej grandan centran komerco-distrikton en Usono, kaj tie troviĝas ambaŭ la [[Novjorka Borso]] kaj [[NASDAQ]], kaj estas la hejmo de la plej granda nombro da [[Entrepreno|entreprenstabejoj]] en la nacio. Ĝi estas nedisputeble la centro de Novjorko kaj de la Novjorka urba regiono, enhavante la urbajn registarejojn, kaj la plej grandan parton da postenoj, komercoj, kaj distraĵoj.