Esperanto-kulturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e →‎Teatro kaj kino: Captain Fantastic
Linio 17:
 
== Interkulturo ==
Esperantistoj ordinare emas paroli pri temoj de [[interkultura komunikado]], de [[interkultura edukado]] aŭ temoj kiuj povus esti konsiderataj kiel ''tiklaj'' aǔ ''ofendaj'' inter neesperantistoj (ekzemple pri politiko, rasismo k.a.), eĉ se ili ne farus tion en sia hejmlando aŭ en alia lingvo kiun ili scias. Ĝenerale Esperanto-kulturo estas fokusita ekzemple je legado, [[Eduko|edukado]] (precipe rilate novaĵojn, faktojn kaj [[Lingva Festivalo|lingvojn]]) kaj [[toleremo]] (precipe al personoj el aliaj kulturoj). Esperanto-parolantoj ankaŭ pli emas kontraŭi [[tutmondiĝo]]n, [[senkulturigo|kultur-lavadon]] kaj malaperon de ies [[gepatra lingvo]], cetere ĉar ĉi tiuj elementoj igas nin unikaj.
 
La plimulto el la Esperanto-parolantoj emas ankaŭ kontraŭi la tendencon al deviga lernado de nur unu aŭ du dominantaj lingvoj (kio okazas en pluraj landoj tra la mondo, kiel [[Svedio]] kaj [[Islando]], kie lernado de la [[angla]] estas deviga de la unuagrada lernejo ĝis iafoje [[universitato]]. Ili opinias, ke deviga devus esti la lernado de [[Propedeŭtika valoro de Esperanto|propedeŭta]] lingvo kia [[Esperanto]], aŭ alia, kiun oni povus ellerni ene de unu du jaroj kaj kiu faciligas kaj ŝatinstigas la postan lernadon de aliaj lingvoj. Tiel infanoj kaj gepatroj estus malpli emaj al subtaksado de la propra lingvo favore por alia ''pli utila''. La Esperanto-komunumo havas ankaŭ pli-malpli saman fon-scion, ekzemple scion pri iuj famaj Esperanto-parolantoj, libroj, retejoj, malgrandaj urboj, kiuj havas gravan signifon pro Esperanto-rilataj okazaĵoj ktp.<ref>[http://liberafolio.org/2005/Komentario/chukulturo/ Detlev Blanke. “Ĉu Esperanto havas kulturon? Jes kaj ne!”], en ''Libera Folio''</ref><ref name="blanke">[[Detlev Blanke]] (2006). ''Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen''. Herausgegeben von [[Sabine Fiedler]]. Frankfurt/Main u.a.: Peter Lang Europäischer Verlag der Wissenschaften, ISBN 3-631-55024-3, S. 224f.</ref>.
Linio 77:
Teatraĵoj de dramverkistoj tiel diversaj kiel [[Carlo Goldoni|Goldoni]], [[Eugène Ionesco|Ionesco]], [[William Shakespeare|Ŝekspiro]] kaj [[Alan Ayckbourg|Ayckbourn]] estis lastatempe prezentitaj en Esperanto. Multaj dramoj de Ŝekspiro ekzistas en Esperanta traduko; ''Reĝo Lear'' estis prezentita en Esperanto en Hanojo (Vjetnamujo) en Decembro 2001 kun loka rolularo<ref>[http://esperanto.toulouse.free.fr/eo/TeatroTrupoTuluzo.php Teatro Trupo Tuluzo]</ref>.
 
La utiligo de Esperanto en kino estas malpli ofta. En scenoj de [[La Granda Diktatoro]] de [[Charlie Chaplin|Chaplin]] aperis afiŝoj en Esperanto, en [[Delekto de Idioto]] kun [[Clark Gable]] kaj en la [[Japanujo|japana]] filmo [[Jan Arima no shūgeki]] iuj dialogoj estis en Esperanto, samkiel en la usona filmo '[[Captain Fantastic]]' (2016). Tutvesperaj filmoj uzantaj nure Esperanton estas esceptegaj, apartenas al ili ekzemple kulta ''[[Incubus|Inkubo]]'' kun ĉefrola [[William Shatner]], tamen ekzistas proksimume dek kvin, kiuj iel la temon de la internacia lingvo tuŝas.

Lastatempe aperis ankaŭ kelkaj amatoraj Esperantistaj filmprojektoj kaj asocioj, produktantaj mallongajn filmetojn plene Esperantajn. Ilia longo estas kutime ĉirkaŭ kelkdek minutoj<ref name="Ĝisdate pri Esperanto" /><ref>''Esperanto movie titles.'' Internet Movie Database. Atingita je 2007-09-01. http://www.imdb.com/List?language=Esperanto&&tv=off&&nav=/Sections/Languages/Esperanto/include-movies&&heading=10;Esperanto%20movie</ref>. La brazila kinofirmo Imagu Filmoj<ref>[https://imagufilmoj.wordpress.com/ Retejo de Imagu Filmoj].</ref> produktis kelkajn Esperantlingvajn filmojn, longajn, kaj etajn. En 2006 kadre de UK en Italio Imagu lanĉis [[Gerda Malaperis]]. En la laŭvica jaro aperis La Patro<ref>[https://imagufilmoj.wordpress.com/aliaj-projektoj/la-patro/ El la retejo de ''Imagu Filmoj''].</ref>. Krom ĉi tiuj la firmo produktis aliajn filmojn.
 
En 2017 turniĝis kurtmetraĵo de Christian Laubacher : "Das Porträt von Parzival, einem Mann, der sich für eine Sache einsetzt : Esperanto (la portreto de [[Parsifalo]]<ref>Noto : Serge Reverdin (aŭ Parzival) estas nevo de grava politikisto, Olivier Reverdin : la sola svisa parlamentano kiu iam prezidis la Konsilion de Eŭropo. (fonto : Herolde de Esperanto, 2281 (2:2018), 94a jarkolekto, p. 2.</ref>, viro kiu strebas por afero :Esperanto) prezentita dum la filmfestivalo de Soloturno.
 
== Muziko ==