Historio de Hispanio: Malsamoj inter versioj

En julio [[1936]] ribeliĝis parto de la armeo, kaj komenciĝis la [[Hispana Enlanda Milito]], kiu daŭros 3 jarojn. La ribelo unue venkis en ĉefurboj de la sudokcidento (Sevilo) kaj de la nordo (Navaro) kaj norda Kastilio. La respublikanaj fortoj venkis en plej parto de grandaj urboj (Madrido, Barcelono, Valencio, Bilbao ktp.) sed la insurekcia armeo estrita de [[Francisco Franco]] invadis perfortegeme el Sevilo norden al Madrido, kie la milita situacio stagnis dum la avanco de frankismaj trupoj sukcesis en la nordo kaj aliaj lokoj. La detruo kaj perdo de vivoj, kaj de civiluloj kaj de militistoj estis enorma.
 
[[Dosiero:Franco0001.PNG|195px|thumb|dekstra|[[Francisco Franco]], [[kaŭdilo]] de [[Hispanio]] de 1936 ĝis 1975, gvidis aŭtoritatisman reĝimon, kiu kontinuis ĝis lia morto kaj la [[Hispana transiro]] al [[demokratio]].]]
{{Ĉefartikolo|Frankisma Hispanio}}
En [[1939]] akiris la tutan povon la fortoj plej konservemaj, je kies kapo troviĝis la generalo [[Francisco Franco]], kiu akiris diktatorajn povojn. La lando tre izoliĝis kaj la unuaj jaroj vidis fortan subpremadon. Estis la [[Frankisma Hispanio]].
186 347

redaktoj