Olimpio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj
e thumb ---> eta (pri dosieroj); rekonstruo ---> restarigita vido
Linio 1:
[[Dosiero:Olympia-1.jpg|thumbeta|300px|<center>rekonstruorestarigita vido de la centra templa zono (ĉirkaŭ la jaro 1900)]]
 
'''Olimpio''' ([[greke]] Ολυμπία) estas [[sanktejo]] de la antikva greka dio [[Zeŭso]] en la antikva regno [[Eliso]], en la nordoriento de la duoninsulo [[Peloponezo]]. Ĝi estis la loko de la [[antikvaj olimpiaj ludoj]].
Linio 8:
Kerno de la teritorio estis la centra templa zono ''Altis,'' la sankta arbareto de Olimpio. Tie estis tombeja monteto el la [[bronzoepoko]], kiun laŭ la legendo [[Heraklo]] starigis por la reganto ''Pelops'' (laŭ li la tuta duoninsulo havas sian nomon [[Peloponezo]]), kaj tie de prahistoriaj tempoj estis loko por kultaj bruloferoj al [[Zeŭso]]. Plia ĝermejo de la sanktejo estis tera fendo ĉe la monteto de ''Kronos'': ĉe tiu fendo ekzistis [[orakolo|orakolejo]] origine dediĉita al diino kaj poste atribuita al Zeŭo. La orakolejo ankaŭ en postaj epokoj restis signifa.
 
[[Dosiero:Olympia-stadion.jpg|thumbeta|300px|<center>la stadiono de Olimpio nuntempe]]
En la centra templa zono estis starigitaj pluraj temploj kaj altaroj, ĉe kiuj oferoj estis prezentataj al multnombraj dioj - la geografo ''Pausanias'' nombras oferejojn por 69 dioj. Norde viciĝis, sur iom pli alta parto de la teritorio, multnombraj trezorejoj de grekaj [[urboŝtato]]j. Dum la fluo de la epokoj la teritorio ĉiam pli riĉe dekoriĝis je temploj, statuoj kaj aliaj monumentoj, ofte starigitaj por danki pri dia subteno de sportaj triumfoj. Dum la [[4-a jarcento a.K.]] la centra zono estis enkadrigita per muro kun probable 5 pordegoj.
 
Linio 20:
== La templo de Zeŭso ==
{{Ĉefartikolo|Zeŭsa templo en Olimpio}}
Inter la jaroj [[-470|470]] kaj [[-456|456 antaŭ Kristo]] konstruiĝis impona templo de Zeŭso en [[dorika ordo|doria stilo]]. La templo havis fundamenton de 64 oble 28 metroj kaj apartenis al al plej signifaj konstruaĵoj de la frua klasika arkitekturo. La [[frontono]]j estis dekoritaj per marmoraj skulptaĵoj. Ene de la templo staris la 12 metrojn alta [[statuo de Zeŭso en Olimpio|statuo de Zeŭso]] el [[oro]] kaj [[eburo]], kiun kreis la skulptisto ''Phidias'' kaj kiu kalkuliĝis inter la [[sep mirindaĵoj de la antikva mondo]]. En la [[bizanca imperio]] la konstruaĵo pluuziĝis kiel kristana eklezio, ĝis tertremo dum la [[6-a jarcento]] detruis ĝin.
 
Kiel simbolo de la sankta arbareto antaŭ la somera olimpiko 2004 estis restarigita unu el la renversitaj kolonoj de la templo de Zeŭso.