Mutobskuruloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 13:
==Turnopunkta decido==
[[Dosiero:Stefan Bałuk - "Kubuś".jpg|thumb|180px|dekstra|Leŭtenanto [[Stefan Bałuk]], pseŭdonomo „Kubuś” dum la [[Ribelo de Varsovio]]]]
[[Dosiero:Dekutowski-Zapora.jpg|thumb|La [[mutobskuruloj|mutobskurulo]] [[Hieronim Dekutowski]], 1946]]
La 20-an de septembro 1940 generalo [[Władysław Sikorski]], pere de sia filino Zofia Leśniowska, invitis [[kapitano]]n Maciej Kalenkiewicz al [[matenmanĝo]]. Post interparolo sekvis du decidoj de la Supera Komandanto: pri formigo de la unua pola paraŝutista unuo kaj urĝa pretigo de flugoj al Pollando. Oktobre 1940 komencis laboron novkreita en la Tria [[Stabo|Staba]] Fako de Supera Komandanto kvinpersona speciala fakultato pri studoj kaj instruado de paraŝutista soldataro. Ĝia ĉefo iĝis diplomita subkolonelo Wilhelm Heinrich, [[oficiro]] de la antaŭmilita Dua Fako. Krom kapitanoj Górski kaj Kalenkiewicz ektroviĝis tie du oficiroj de [[aviado]] subkolonelo Stefan Olszewski kaj kapitano de [[navigado]] Lucjan Fijuth, kiu [[invado en Pollandon|septembre 1939]] komandis la 13-an observan skadron. La fako okupiĝis pri la principoj de aviada ligiteco kun Pollando, planoj de varbado kaj instruo de mutobskuruloj kaj kondiĉoj de longdistancaj flugoj Pollanden. Lige al la planoj krei aerdescendan armeon en venonta ĝenerala insurekcio oni prilaboris formigprincipojn de tiaj unuoj. Volontuloj al soldatservo en Pollando, post alveno en instruejon ĵuris kadre de [[Pola Enlanda Armeo]], akceptis pseŭdonomojn kaj de tiu momento iĝis fakte soldatoj de [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]].